Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » 345 Koreaj Studentoj eklernas Esperanton - Septembro 2005

Jena informero aperis en NUN:

345 Koreaj Studentoj eklernas Esperanton

En Koreio Esperanto estas instruata en tri universitatoj, nome Univ. Korea fremdlingva, Dankook kaj Wonkwang. Por la dua semestro de la jaro 2005, sume 345 gestudentoj aliĝis al la kursoj. En la unua leciono la studentoj povis aŭskulti klare dialogon inter esperantistoj per Skajpo, senpaga internacia reta telefonsistemo kun surprizo kaj intereso. La kursoj daŭros dum 15 semajnoj po 2 horoj semajne. Viaj gratulmesaĝoj estas bonvenaj:
www.esperanto.co.kr aux esperant@unitel.co.kr (LEE Jung-kee)

Raportis:
LEE Jung-kee - esperant@unitel.co.kr
NUN - Septembro 2005 - www.esperantujo.org

[Reveni]