Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53170 vizitantoj.

KKE » Informilo de KKE » 103 Geesperantistoj kunvenis en Juiz de Fora

103 Geesperantistoj kunvenis en Juiz de Fora - Septembro 2007

Estimataj:

La movado en ŝtato Minas Gerais viglas. Post la sukcesaj renkontiĝoj MIRECO (Encontro Centro Oeste Mineiro de Esperanto), REVA (Encontro Vale do Aço de Esperanto) kaj SUMIRE (Encontro Sul de Minas de Esperanto) alvenis la vico de ZOMAER (Encontro Zona da Mata de Esperanto.

Ĉi-dimanĉe 103 geesperantistoj el 22 urboj de Minas Gerais, Rio de Janeiro (el Carmo, Três Rios, Paraíba do Sul kaj Rio de Janeiro) kaj São Paulo (el Lorena kaj Caraguatatuba) renkontiĝis en Juiz de Fora, Minas Gerais por la 1a. Zona da Mata Esperanto-Renkontiĝo.

La evento estis organizita de la loka esperantistaro sub la gvido de Angela Faria kaj okazis en la sidejo de Associação Cultural Brasil - Estados Unidos de la 9-a matene ĝis la 5-a posttagmeze, konsistante el:

Ĉe la fino post la transdono de la Renkontiĝa flago al la reprezentanto de Ubá, kiu gastigos venontjare la 2-an ZOMAER, ĉiuj kantis la himnon La Espero.

Informis:
Aloísio Sartorato - esperanto@kke.org.br
Rio/Brazilo. Septembro 2007.

[Reveni]