Tiu ĉi KD enhavas la poemon por infanoj "Bestetoj, Bestegoj kaj Bestaĉoj", ok libere tradukitajn kantojn (Juveloj de Niaj Geavoj) kaj 10 originalajn kantojn.
Ĉu vi scias, ke antaŭ kelkaj jaroj KKE eldonis ĉarman infanlibron en Esperanto?
» Karesema parolis kun Ĉinio
Rekordulo de goloj en la profesia futbalo, rekordulo de partoplenoj en naciaj selektitaroj, Pelé estas ne nur piedulo, tio estas eminenta pro siaj lertegaj piedoj, sed ankaŭ cerbulo kaj korulo, tio estas idealisto, ĉiam fidela al siaj altaj idealoj. Kiel la leganto konstatos, li emfazas en sia memorlibro ke li neniam fumas nek trinkas alkoholaĵojn, pro tio, kiel li klarigas, ke nek la nikotino nek la alkoholo konvenas al sportisto, kies ludkapablon tiuj venenoj reduktigas. Kaj rekomendas nutro-sistemon preskaŭ entute vegetaranan. Invitita plurfoje de gravaj komercaj kaj industriaj firmaoj, kun proponoj de altegaj sumoj, lui sian gloran nomon por la propagando de cigared kaj alkoholaĝaj markoj, ĉiam li refuzis, je nomo de siaj idealoj de homa sano, de homa perfektiĝo. Aliflanke, ĉiam li estas preta kunlabori senpage en kampanjoj celantaj la plialtigon de la materiala kaj morala vivnivelo de la popolo, de la forlasitaj infanoj, de ĉiuj sociaj malfavoritoj.