Almir kaj Zilda Ferreira estas agemaj samideanoj, kiuj loĝas en Rio de Janeiro. Ili ĉiel klopodas por disvastigi E-on.
Nelonge ili aĉetis apartamenton en iu konstruaĵo. Ĉar la apartamentaro ankoraŭ ne havis nomon, ili proponis al la entrepreno, kiu estas vendanta la apartamentojn, ke ili nomu ĝin "Condomínio Esperanto" (Kunproprietaĵo Esperanto). La propono estis varme akceptita de la firmao kaj ankaŭ de granda parto de la novaj proprietuloj kaj estis aprobita en speciala kunveno kunvokita tiucele.
La "Condomínio" troviĝas ĉe strato Daniel Carneiro, 128 en kvartalo "Engenho de Dentro", en Rio de Janeiro.
|