Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44099 vizitantoj.

KKE » Esperanta Dosiero » Kultura Koloniismo

Kultura Koloniismo

Ĉu eblas, ke lando kia Brazilo eskapu el la kultura koloniismo? La demando denove elmetiĝis al diskutado, ĉi-foje fare de la nesuspektebla figuro de la Ministro pri Komunikado, Quandt de Oliveira, okaze de prelego farita ĉe la inaŭguro de la instru-periodo en la Departemento de Socia Komunikado de la Universitata Centro de Brasília.

Li diris:

"La statistikoj konkludigas, ke estas nuntempe preskaŭ trudata al niaj gejunuloj, precipe al niaj infanoj, iaj kulturo kaj valoroj fremdaj al la brazilanoj. Tiel, nia komerca televido estas privilegia ilo por la kultura importado, baza por la senkarakteriĝo de nia kreokapablo (...) Ĝi inkluzive helpas daŭrigi tian situacion, kiu fariĝas virtuala kultura koloniismo."

Ĝuste en la momento, kiam la Ministro faris sian prelegon, miloj da brazilaj infanoj kaj plenaĝuloj spektadis bonegan filmon pri grava epizodo en la Historio de Usono, nome la murdo de Abrahamo Lincoln.

Ĉiu spektanto vidinta ĉi tiun filmon multon lernis pri la epizodo kiu funebrigis la usonan Historion. Sed, kiel okazis la memmortigo de Vargas?1 Ĉu niaj gejunuloj scias almenaŭ, kiu estis Vargas? Kaj, kion ili scias pri la Dua Nederlanda Invado2, escepte, ke ĝi venis post la Unua?

La Brazila Historio estas plena de bonegaj epizodoj, tre taŭgaj por televidaj produktaĵoj. Pluaj allogaj kaj polemikaj temoj, indaj je prezentado kaj diskutado ene de komunikilo kiu havas devojn rilate la kulturon de sia popolo.

La samaj - kaj eble eĉ pli fortaj - ĉarmo kaj spektofteco kiun trafis la bonega filmo pri Lincoln povus esti atingataj de iu televid-kanalo kiu emus montri certajn okazaĵojn en Brazila Historio.

Sed la brazila televido malmuton kreas, preskaŭ nenion el ĝiaj profesi-kapabloj, kun ĝiaj potenco kaj riĉo.

Laŭ la numeroj de Ministro Quandt, el po 109 semajnaj program-horoj, 31 estas brazilaj, 78 estas importitaj. Ĉi tiuj estas la glaciaj kaj mirigaj numeroj de la Ministro. Sed se ni iom pli enprofundiĝos en la analizadon de tiaj numeroj, tiam ni konstatos, ke la problemo fariĝas ankoraŭ pli grava. El tiuj 31 horoj produktataj en Brazilo, kiom da ili estas noveloj - kelkaj malbongustaj kaj kulture malaltnivelaj - kiom da ili estas la intelektaj mizeraĵoj kiel Chacrinha, Sílvio Santos kaj Montalvão?3

Malmutaj seriozan, bonan, gravan oni nuntempe produktas en la brazila televido. Kaj oni ne diru, ke seriozaĵoj ne plaĉas, ne allogas publikon. La programo mem pri la murdo de Lincoln malkonfirmos tiun tezon. Kion specialan havas la Usona Historio, kiu mankas en la nia? Kial iu programo pri usonaj indianoj estas pli bona ol pri brazilaj indianoj?

Des malpli konsiderinda estas la argumento, ke la brazila publiko ne havas altan kulturan nivelon. Eĉ se la plimulto el la spektantaro estas senkultura, ne eblas, ke la komunikiloj establu la nivelon laŭ la malalta rando. Estas vere, ke ili ne povas malligiĝi de la konsumrealaĵo. Sed ili ne povas fari ĉiujn koncesiojn al la malalta nivelo. La amas-komunikiloj - ĵurnaloj , radio kaj televido - havas la devon kontribui por la kultura plibonigo de la loĝantaro al kiu ili servas, altigante ĝiajn valorojn. Estas vere, ke de kelka tempo iuj brazilaj kanaloj - ĉefe TV GLOBO4 - faras iom da klopodo por plibonigi la kulturan kaj intelektan nivelon de siaj programoj. Sed tiu plibonigo estas serĉata eksterlande. Malmulto estas produktata ĉi tie.

Eĉ en la kampo de la pura kaj simpla amuzo, la kultura koloniismo al ni okazas. Por ununura "Speciala Programo" kun Roberto Carlos, ni dume havis tiujn de Shirley McLaine, Rachel Welch, Barbra Streisand, Julie Andrews kaj Lisa Minelli.5 Tio, se oni ne konsideras la universalan Frank Sinatra.

Por la proksima aprilo estas anoncata la bonega serio "La Militanta Mondo", produktaĵo de Thames-Televido, el Londono.

Ĉu troviĝas en tiu serio aludo al la agado de Brazilo en la Milito? Pri tio, kion faris niaj soldatoj batalintaj por la Demokratio, kontraŭ faŝismo kaj diktaturo? (Kaj se ĝi ne troviĝas, ankoraŭ estas tempo por enmeti epizodon pri la Brazila Aer-Armeo).

La kulturaj koloniantoj nin invadas el ĉiuj flankoj, ne nur per la televido. La batalo kontraŭ tiu koloniismo, eble eĉ pli grava ol la ekonomia koloniismo, devas esti farata sur ĉiuj frontoj, ĉefe en kaj per televido, la plej potenca komunikilo iam kreita de la homo. Kaj pro tio mem, kun pli da respondeco.

El "Jornal do Brasil", 24-02-75
Tradukis: Paulo S. Viana


1Getúlio Vargas: brazila politikisto, kiu regis la landon en la periodoj 1930-1945 kaj 1949-1954.
2Nederlandanoj invadis la nordorientan regionon de Brazilo en la dek-sepa jarcento.
3Nomoj de popularaj prezentistoj de televid-programoj en Brazilo.
4 Unu el la televid-kanaloj funkciantaj en Rio de Janeiro kaj São Paulo.
5 Roberto Carlos: populara brazila kantisto; la ceteraj estas usonaj kantistoj kaj aktoroj.

[Reveni]