Kultura Kooperativo de Esperantistoj estis fondita la 14-an de Julio 1951, en la urbo Rio de Janeiro. La ideo pri la fondo de KKE naskiĝis interne de la tiama urba asocio (Asocio Esperantista de Rio de Janejro) kaj ĉefa motivo estis la neceso starigi organizaĵon fortan je financa vidpunkto "kiu havos kiel ĉefan celon la publikigon de verkoj en aŭ pri Esperanto kaj la organizon de aliaj servoj nemalhaveblaj por la progresigo de Esperanto-movado en Brazilo". Inter la ĉefaj agantoj elstariĝis la idealistoj Braz Cosenza, Cedilha Neto kaj Ismael Gomes Braga.
En la origina laborplano de KKE oni antaŭvidis kvar ĉefajn punktojn:
En sia kvindekjara ekzistado, KKE grave kontribuis por la antaŭenpuŝo de la Esperanto-movado en Brazilo. Interalie oni povas elstarigi:
KKE estiĝis ĉefe por fariĝi grava sendependa eldonejo de E-libroj en Brazilo. Ĝis tiam nur du organizaĵoj zorgis pri tio: BEL, per modesta aktiveco kaj FEB (Federação Espírita Brasileira), kiu ekde 1937 pro instigo de Ismael Gomes Braga fariĝis eldonejo de E-aj libroj. Sed la konfuzo inter Esperanto kaj Spiritismo kaŭzita ĉefe pro tiu eldona agado de FEB instigis la tiamajn esperantistojn fondi KKE-n, kiel neŭtralan E-eldonejon. La ora periodo de KKE kiel eldonejo estis la 50-aj kaj 60-aj jaroj. En tiu periodo aperis pluraj titoloj ne nur en la didaktika kampo (lernolibroj, vortaroj, gramatikoj), sed ankaŭ en la literatura kampo (primovada, beletra). Inter multaj verkoj publikigitaj, ni povas listigi la jenajn:
Didaktikaj Verkoj
Literaturaj Verkoj
Primovadaj
Beletraj
Ankoraŭ en la eldonkampo menciindas la eldono de "Anuário Esperantista/1967", kun utilaj informoj portugallingvaj pri la E-movado en Brazilo, kaj la eldono de la periodaĵoj "Kooperativismo", informorgano de KKE, kiu regule aperis inter 1958 kaj 1960, kaj la eldono de "Dialogo" (unusola numero!), en Decembro/1975, kun valoraj primovadaj kaj beletraj artikoloj. Fine sub la marko KKE aperis, financitaj ĝenerale de la aŭtoroj mem, la jenaj titoloj:
Pro tiu intensa eldona agado, precipe per la eldonado de modernaj lerniloj kaj vortaroj, KKE multe kontribuis por la disvastigo de Esperanto en nia lando.
Pro sia eldon-kaj-kulturagado, la prestiĝo de la Kooperativo en la 60-aj jaroj estis tre alta. En 1965, tuj post la XIX Brazila E-Kongreso, kiu okazis en Rio de Janeiro, oni decidis efektivigi, sub aŭpicioj de KKE, la Brazilajn E-Seminariojn. Ĉar la dinamismo de la brazila E-movado estis tre granda tiutempe kaj pro tio ke BEL organizis la Brazilajn E-Kongresojn nur ĉiun trian jaron, oni decidis okazigi la Seminariojn en tiuj jaroj, kiam ne okazus Brazilaj Kongresoj. Sed pro la preskaŭa stagnado de la tiama Ligo, KKE nevole transprenis al si parton de la gvidado de la brazila E-movado kaŭze de la regula okazigo de tiuj Seminarioj. Tiel, inter 1966 kaj 1983, okazis 16 Brazilaj E-Seminarioj, kiuj, tiutempe, iamaniere anstataŭis la Brazilajn Kongresojn ne plu okazintajn:
* 1-a Rio de Janeiro, RJ 26-28/8/1966 142 partoprenantoj * 2-a Santos Dumont, MG 28-30/7/1967 245 " * 3-a Nova Friburgo, RJ 26-28/7/1968 151 " * 4-a São Paulo, SP 18-20/7/1969 290 " * 5-a Belo Horizonte, MG 23-26/7/1970 364 " * 6-a Campos, RJ 22-25/7/1971 255 " * 7-a Curitiba, PR 20-23/7/1972 187 " * 8-a Marília, SP 19-22/7/1973 245 " * 9-a Fortaleza, CE 21-25/7/1974 277 " * 10-a Valença, RJ 10-13/7/1975 140 " * 11-a Brasília, DF 15-18/7/1976 270 " * 12-a Santos, SP 14-17/7/1977 210 " * 13-a Marília, SP (*) 17-22/7/1978 450 " * 14-a Uberaba, MG 19-22/7/1979 140 " * 15-a Uberlândia, MG ? -? /7/1982 300 partoprenantoj * 16-a Ouro Preto, MG 21-24/7/1983 135 " (*) Kadre de la 1-a Latinamerika E-Kongreso
En 1983, okaze de la Brazila E-Seminario, en Ouro Preto, kaj cele kontribui al la estonta kunfandiĝo de BEL kaj BKE (Brazila Konsilantaro de Esperanto, alia landa organizaĵo fondita en la 70-aj jaroj), la Kooperativo rezignis pri efektivigo de nova Seminario, en 1984, favore al la reveno de la tradiciaj Brazilaj Kongresoj de Esperanto, fare de BEL, nun kun la apogo de KKE kaj BKE.
Pro sia intensa agado en la 60-aj jaroj, kontraste al la preskaŭa stagnado de BEL tiutempe, la tiama Ĉef-Delegito de UEA, S-ro Lazarus Brieger, proponis, en 1970, ke KKE fariĝu ankaŭ landa asocio aliĝinta al UEA. La akcepto de la propono fare de la Komitato de UEA kaŭzis la malaliĝon de BEL el tiu monda organizaĵo kaj pro tio dum pluraj jaroj KKE estis la nura aliĝinta landa asocio al UEA, en Brazilo. Sed, en 1978, BEL reaktiviĝis kaj denove aliĝis al UEA. Kelkajn jarojn poste, en 1985, KKE libervole rezignis pri sia ne plu necesa aliĝo. Laŭ letero al UEA de la tiama Prezidanto de KKE, D-ro Álvaro Fausto de Souza, "la Kooperativo rezignas de nun esti landa asocio en Brazilo, favore al BEL, kiu tion rajtas kaj meritas".
En 1968, okaze de la Brazila E-Seminario en Nova Friburgo, Aloísio Sartorato prezentis tezon, proponante ke la Kooperativo organizu Internacian E-Seminarion. La ideo estis varme akceptita, tamen efektiviĝis, post konsulto al aliaj naciaj E-asocioj en Sud-Ameriko, nur dek jarojn poste, en 1978, en la formo de Latin-Amerika E-Kongreso, okazinta en Marília, SP, sub aŭpicioj de KKE. Sendube la sukceso de tiu Kongreso akcelis la decidon de UEA okazigi Universalan Kongreson de Esperanto en Brasília, en 1981.
En la okdekaj jaroj KKE trapasis gravan krizon kaj la kialoj estis diversaj. Unue la fermo de ĝia presejo, kiuj baraktis en financaj problemoj, ĉesigis la eldonritmon de la Kooperativo. La reaktiviĝo de BEL, nun sub la gvido de nova teamo, kaj la sekvanta kunfandiĝo kun BKE (Brazila Konsilantaro de Esperanto) kaj konsekvenca translokiĝo al Brasília, forprenis de KKE ĝian movadgvidan flankon. La malsaniĝo kaj posta forpaso de ĝia unua Prezidanto kaj fondinto, Braz Cosenza, estis alia grava bato. La sekvintaj prezidantoj de KKE, Álvaro Fausto de Souza kaj Dilermando de Castro klopodis administri la ĉiutagan vivon de KKE laŭeble. Al Dilermando, oni ŝuldas la iom-post-ioman pagon de la debeto de la organizaĵo al ŝtataj institucioj kaj ankaŭ la prezida posteno de la sukcesa Brazila E-Kongreso, en Rio de Janeiro, en la Jaro de la Centjariĝo de la Lingvo, en 1987. En la 90-aj jaroj, KKE estis prezidita, unue de Djalma de Souza Lima kaj poste de Cláudio Spinelli. Ambaŭ siavice kontribuis al la daŭrigo de la rutinaj aktivecoj de KKE (librovendejo kaj farado de kursoj). Dum sia oficperiodo Spinelli grave kontribuis por la modernigo de la sidejo, plibonigo de la administraj procedoj kaj reguligo de proprietaj dokumentoj.
Tamen en sia lasta ofic-jaro, Spinelli devis rezigni antaŭtempe pro personaj motivoj. Kaj tiam, ĉar ankoraŭ ne estis aperinta kandidato por lin anstataŭi, li sentis sin devigata proponi la laŭleĝan likvidadon de la Kooperativo. Sed feliĉe tio ne okazis, ĉar la anaro fine reagis kaj proponis novan grupon por administri la Kooperativon. Kunordigis tiun reagon Aloísio Sartorato, Jair Salles kaj Givanildo Ramos Costa, kiu lasta fariĝis la nova prezidanto - kun la helpo de valora teamo. La nuntempa estraro aprobis laborplanon kaj digne festis la 50-jariĝon de KKE en la pasinta julio, 2001. Tiam oni inaŭguris surmure belan portreton de la ĉefa fondinta triopo - Braz, Cedilha kaj Ismael.
En la daŭro de sesmonata periodo, la nuna estraro reaktivigis la kulturan flankon de KKE. Ĉiulunde okazas kulturkunveno, ĉu en Esperanto, ĉu en la portugala, sed ĝenerale kun esperantaj aŭ kulturaj temoj. Ĉiumerkrede okazas Konversacia Klubo, kiu celas disponigi horaron al komencantoj por praktiko de la lingvo. Regule okazas enkondukaj kaj bazaj kursoj de Esperanto. Oni denove eldonas regule dumonatan informilon (INKO - Informilo de la Kooperativo). Iom post iom renoviĝas la stoko de ĝia Librovendejo, ne nur per la aĉeto de novaj titoloj, sed ankaŭ per la vendo de diskoj, vidbendoj, aŭdbendoj, esperantaĵoj ktp. Kaj pasintjulie, KKE, akorde al sia prilibra praorigino, lanĉis kampanjon titolitan "Esperanto en la Bibliotekoj de Brazilo", kiu celas donaci certan kvanton da libroj en aŭ pri Esperanto al publikaj bibliotekoj de Brazilo. La Nacia Biblioteko en Rio de Janeiro kaj la urba biblioteko de Barra do Garças jam ricevis la unuajn pakaĵojn. En baldaŭa estonteco estas ankaŭ celo de la nuna estraro la reaktivigo de la eldona kampo de KKE.
Post glora komenco kaj kelktempa krizo, KKE entuziasme reprenas sian vojon de plena dediĉo al la plua sukceso de la E-movado en Brazilo, kunlabore kun la nuna dinamika agado de BEL.
Aloísio Sartorato