Logo

Zamenhof - Lumaj Trajtoj de Nobla Karaktero

Tekstas la Evangelio:

Ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto.

.

Kvankam tiuj vortoj de saĝeco povas aplikiĝi al la agoj de la homa animo en ĉiuj kampoj de ĝia manifestiĝo, tamen ĉi tie la instruo celas la moralan vivon, la ecojn de karaktero, la konduton, la moralajn fruktojn naskitajn de la karaktero.

Kaj estas surbaze de tiu universala principo, ke ni volas elstarigi, por nia edifo, unuopa kaj movada, la fruktojn donitajn de la arbo Zamenhof.

Tion jam faris multaj eminentaj verkistoj, kiel Edmond Privat kaj Marjorie Boult. Zamenhof mem, en multaj el siaj leteroj, helpas nin por tia celo.

Memevidente, la fruktoj estas lia verko kaj lia vivo. Kaj tiu brila konstruaĵo, tiu heredaĵo, palpebla kaj nepalpebla, de li postlasita al la Homaro, portas sur la fronto la nomon - NOBLECO.

Nobleco, kiel vi tre bone scias, rilatas al altaj moralaj kvalitoj, al virtoj, al bono, ecoj kiuj ĉiam penetris, saturis ĉion, kio fontis el la arbo Zamenhof.

La supera morala strukturo de Zamenhof jam montriĝis en plej frua infaneco, kiel li mem konfesis en letero al iu s-ro Borovko.

Impresite de la malpaca etoso reganta en sia urbo, kaŭzata de tiea interetnaj konfliktoj, inkluzive de lingvodiverseco, li revis pri ia solvo al la problemo, kiu ege turmentis lian infanan animon. Tiu revo akompanis lin dum la tuta vivo kaj konkretiĝis ne nur en la formo de nia komuna Esperanto, sed ankaŭ per ia kodo por pacaj rilatoj inter homoj kaj popoloj.

Do, ne el ekskluzive intelekta impulso fontis liaj kreaĵoj, sed precipe el morala sento - neordinara ĉe infano - de zorgo pri la feliĉo de l' homoj, de natura inklino al vivo en paco, justeco kaj frateco.

Per tiu sento li blovis vivon, animon en sian plej popularan kreaĵon, kaj tiun animon jam travidigas liaj unuaj provoj, kiam en ankoraŭ primitiva Esperanto (1878) li, kune kun lernejkamaradoj, kantas himnon de universala frateco, kies rekantaĵo estis:

Malamikete de las nacjes,
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze en familje
Konunigare so debá

(A inimizade entre os países
Morra, já é ocasião!
A Humanidade em família
Deve fazer a união)

(Traduko de Alberto Bonfim)

.

Grava okazaĵo, ankaŭ elmontranta la neordinaran karakteron de Zamenhof, fariĝis kiam li devis vojaĝi al Moskvo kaj tie longe resti por studi Medicinon.

Antaŭ ol forveturi, li konfidis la manuskripton de sia lingvo al la gardo de la patro. Sed ĉi tiu - eble pro ekscesa patra zorgo, ke tiaj ideoj povus malutili la karieron de la filo - bruligis la tutan materialon.

Zamenhof eltenis la baton kun pacienco, fido al la estonteco kaj precipe sento de respekto al la patro. Li poste pacience reverkis la lingvon.

Li agis ja noblakaraktere, respektegante la Dian leĝon, kies kvara ordono tekstas:

“Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.”

.

Tiun filan amon li, en tre drameca situacio, elmontris post la apero de Esperanto, en 1888.

Lia patro, tre kompetenta kaj bonreputacia cenzuristo en Varsovio, estis maljuste akuzita de la ĉefcenzuristo en Moskvo, kio al li perdigis la cenzurpostenon.

Sed Marko, ankaŭ pro siaj altaj kvalitoj kiel ŝtata oficisto, estis celo de enviema kolego moskva, kiu, uzante amikrilatojn kun ŝtataj aŭtoritatoj, provis eksigi lin ankaŭ el lia posteno kiel instruisto. Li perdus ĉian eblon, jam maljuna kaj kun malsana edzino, pergajni la vivon. La sola, kvankam abomeninda solvo, troviĝis en kontentigo de lia koruptiĝemo, kaj pro sia malnobla karaktero li akceptis la ŝmir-sumon de 5.000 rubloj, efektiva tiutempa riĉaĵo.

Estis Zamenhof, kiu faris la oferon de sia kapitalo por savi la patron. El la 10.000-rubla doto de la edzino, li jam estis uzinta duonon, kaj nun devis foroferi la duan duonon por evitigi tragedion.

Estas alia tre kortuŝa okazo en liaj rilatoj kun la patro, evidentiganta la noblegan animon de Zamenhof. Marko, por iel mildigi la suferon de sia koro pro la morto de la edzino kaj foriro de du filoj al la fronto dum la rusa-japana milito, sin fordonis al kolektado de proverboj kaj eĉ publikigis sian laboron, en kiu li reliefigis paralelojn inter rusaj, polaj, francaj kaj germanaj proverboj. La verko estis aprobita de la Ministro de Publika Instruado kaj en unu jaro aperis du eldonoj de la unua kajero. En 1906 aperis la du ceteraj, kun antaŭparola promeso pri baldaŭa apero de kvara kajero kun proverboj en la hebrea, greka, latina kaj esperanta. ĝi neniam aperis, sed en 1910 ĉe Hachette aperis la Proverbaro, de Zamenhof, kun proksimume la samaj proverboj kiel en la kajeroj de Marko. Verŝajne Marko petis la kunlaboron de Zamenhof, kio kontribuis por reciproka plisimpatiigo de patro kaj filo. Kaj jen okazis, ke en iu tago Marko ĝuis la plezuron ricevi mendon de la germana firmao Möller kaj Borel por kelkcent ekzempleroj de lia verko. Li ĝojegis kaj tio efikis vere mildige sur lian moralan suferadon.

Marjorie Boulton sciigas: Marko neniam sciis, ke Ludoviko skribis al Möller kaj Borel kaj sendis al ili la monon, por ke ili faru tiun ĝojigan mendon. Nur du jarojn post la morto de Ludoviko, la frato Felikso, en biografia skizo, malkaŝis la sekreton.

En la jaro 1885, Zamenhof kvalifikiĝis kiel kuracisto kaj eklaboris en vilaĝeto Veisieiai. Tie li devis alfronti la mallojalan konkurencon de senskrupula sorĉ-kuracisto, tre malklera sed ĝuanta respekton kaj konfidon de la vilaĝanoj.

Malgraŭ tio, Zamenhof iom post iom, pro sia kompetenteco kaj boneco, akiris tre bonan famon.

Tiam unu patro petegis lin pri vizito al laca filino en mortdanĝero pro veneniĝo. Li trovis la knabinon jam mortanta kaj dum plenaj tri horoj Zamenhof ŝvitegis super la knabina korpeto kaj sukcesis redoni al ŝi la sanon.

Sed la mizero de la hejmo lin tiel forte kortuŝis, ke li ne nur rifuzis ricevi honorarion, sed ankaŭ donacis rublon al la patrino por aĉeto de medikamentoj.

Marjorie Boulton, ĉe kiu mi ĉerpas la plimulton por nia paroladeto, rakontas du plej signifajn epizodojn atestantajn pri la granda kompatemo de Zamenhof.

Preferindas reprodukti ŝian tekston:

Iam oni venigis lin al infanoj grave brulvunditaj; incendio detruis la patran domon kaj preskaŭ la tutan havaĵon. D-ro Zamenhof donacis al tiu patro sian tutan tiaman monprovizon kaj forgesis rezervi ion por la ĉaretisto de la hejmvojaĝo; li devis pruntepreni sian vojaĝkoston de riĉa bienulo.

.

Alian tagon, dum li vojaĝis de Vesieiai al Kovno, elĉerpita ĉevalo mortis en la koto; la ĉaretisto, perdinte sian vivrimedon, ekploregis. D-ro Zamenhof konsolis lin per kvindek rubloj por aĉeti novan ĉevalon.

Alian fojon Zamenhof rifuzis tre bonan honorarion pro la simpla fakto, ke la paciento, iu maljuna virino, mortis.

Estas tre konata la granda sentemeco de Zamenhof pri la sufero de aliuloj. Kaj ni scias, ke tiu sentemeco estis la kaŭzo de lia decidiĝo al nova medicina specialiĝo, nome la oftalmologio, kies praktikado ŝparus al li la travivadon de tiaj homaj tragedioj.

Iam li estis vokita por kuraci knabinon malsanan je malario. Sed oni vokis lin tre malfrue, kaj la juna pacientino mortis. Li devis rigardi la agonion de la knabineto kaj la postan preskaŭan freneziĝon de ŝia patrino. ŝiaj dolorkriegoj lin akompanis dum multaj semajnoj.

Estas tre edife al la esperantistaro vidi en sia majstro homon profunde kredantan al tio, kion li nomis Senkorpa Mistero en sia neforgesebla “Preĝo sub la Verda Standardo”. Li kredis ne en iu partieca estaĵo, en iu ĵaluza estro de nacianoj, sed harmonie kun sia universalisma sento, li kredis en iu Patro komuna al ĉiuj homoj, kio al li inspiris la versojn de tiu Preĝpoemo, malpermesatajn de la tro raciemaj francoj okaze de la 1ª Universala Kongreso de Esperanto.

Ni rememoru liajn kortuŝajn pensojn en la fama strofo:

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!

.

ĝuste tiuj sentoj universalismaj, homamaj, vere fratecaj, inspiris al li la kreon de plej spirite revolucia kredo, kies plena praktiko estas rezervita por la estonteco. Mi aludas, kiel certe jam venis al via penso, al Homaranismo, kontraŭ kies enhavo kaj celo tamen aŭdiĝis eĉ respektinda voĉoj en la esperantista tendaro.

La nobla karaktero de Zamenhof, tute saturita de vera humileco kaj homamo, celis, per tiuj avangardaj konceptoj pri religio kaj patriotismo, la kunfratiĝon kaj de religuloj kaj de nacianoj sur neŭtrala tereno, kie ĉiu, konservante siajn apartajn kredojn kaj land-apartenojn, devus respekti sin reciproke kaj interrilati fratece per respekto al ĉies diferencoj.

Indas kaj utilas ĉi tie reprodukti la rimarkojn de Marjorie Boulton pri la kaŭzoj de la neakcepto de Homaranismo, krom ankaŭ pri la animgrandeco de Zamenhof:

Zamenhof, laŭ temperamento neordinare libera de potencavido aŭ aŭtoritatemo, kaj samtempe tre sendependa mense, vere ne kapablis kompreni tiujn kredantojn, kiuj ne povis akcepti lian koncepton, ke vero estas io neeviteble fragmenta, aŭ ke religiaj institucioj estas home faritaj. Li povis kompreni nek la bigotan katolikon, nek la nelogike dogmeman ateiston. Kaj la mondo ne estis matura por la ideoj de Zamenhof. Ni plejparte bezonas kredi nin pravaj kaj aliaj simple malpravaj; vivi konstante kun duboj, necertecoj, toleremo, humileco, postulas maloftajn spiritajn kapablojn.

.

Alia epizodo klare elmontras la delikatecon de la animo de Zamenhof, ĉiam inklina al amo, pardonemo, komprenemo, toleremo, kompatemo.

Unu lia tre kara amiko, D-ro Javal - judo kiel li - ĉiam petadis lin pri ia reformo en Esperanto: la forigo de la supersignoj el la alfabeto. La kaŭzo tre verŝajne troviĝis en lia senrevene progresiva blindiĝo. Sed Zamenhof neniam povis fari tian oferon al amikeco malprofite por la lingvo. Pro tio ilia amikeco iom negative trafiĝis.

Kiam Zamenhof eksciis, ke Javal estas mortanta, li, post hezitado, adresis al li leteron pere de la fama esperanta pioniro, Generalo Sébert. Elmontrante sian delikatecon, Zamenhof skribis la leteron uzante la literon “h” anstataŭ la supersignoj.

Por fini tiun jam iĝantan veran rozarion da rakontoj, mi volas elstarigi unu el la plej belaj virtoj - el ĉiuj la plej malfacile praktikebla - de Zamenhof.

Unu el la plej brilaj propagandistoj de Esperanto en Francio, kiu komence tre amikis al Zamenhof, almenaŭ ŝajne, lin poste perfidis en la afero IDO en la tempo de la tiel nomata Delegacio por Alpreno de Internacia Lingvo. Ekstere li ŝajnigis defendi, kiel reprezentanto de Zamenhof, la aferon de Esperanto, sed post la kulisoj li probatalis sian projekton IDO, supraĵe similan al Esperanto sed esence ian malbonigitan version de la lingvo de D-ro Zamenhof.

Tiu ĉefo de la idistoj, post publika konfeso de sia perfido, multe atakis la Majstron per maljustaj kritikoj, ofendaj vortoj, unuvorte per ĉiaspecaj fiaj rimedoj.

Zamenhof, tuj post la universala kongreso en Dresdeno, volis viziti la perfidinton kaj lin pardoni, kio ege surprizis multajn el lia intima rondo de amikoj.

Ne ekzistas registro pruvanta, ke Zamenhof efektive vizitis lin, sed konserviĝis letero lia, kiu klare elmontras la grandecon de la Majstro.

Kaj per ĝia legado ni preparas la finon de nia prelegeto:

Estimata Sinjoro,

Jam de longe mi volis skribi al Vi; mi tamen tion ne faris, ĉar mi estis konvinkita, ke en mia letero Vi vidos nur ian timon de minacata konkuranto.

Nun mi fine decidis preni la plumon. Mi ne volas admoni Vin, mi ne volas peti Vin, ke Vi revenu al Esperanto; agu tiel, kiel diktas al Vi via propra koro kaj prudento; mi volis nur esprimi al Vi, kiel forte min doloras tio, kion Vi faris. Se alia tion farus, mi restus tute indiferenta; sed tre malĝojigis min la fakto, ke tion faris ĝuste Vi, Vi, kiu en la daŭro de 20 jaroj tiel multe kaj meritplene laboris por nia afero, kiu ĝuis tian estimon kaj konfidon de la tuta mondo Esperantista kaj kiu nun, sub ia fatala influo, detruis la laboron de ĉiuj siaj plej bonaj jaroj kaj enpuŝis sin en situacion, kiu - ho ve - devas fariĝi ĉiam pli kaj pli senelira!

Mi ne akuzas Vin. Mi estas konvinkita, ke ĉio, kio fariĝis, estis de Via flanko simpla eraro, kies fatalaj sekvoj puŝas Vin ĉiam pluen kaj pluen. Mi forte kredas, ke en la profundo de Via koro Vi bedaŭras Vian eraron, sed al Vi ŝajnas, ke nun estas jam tro malfrue, ke Vi jam ne povas retiri Vin... Sed ĉiu el ni povas erari, kaj eraron oni ne devas honti.

Mi antaŭvidas, ke Vi respondos al mi, ke Vi scias, kion Vi faras, ke Vi ne bezonas mian instruon, ke Vi estas prava kaj ni ĉiuj estas malpravaj, ke la estonteco montros...

Mi ne admonas Vin.

Se Vi estas konvinkita, ke Vi agas bone, ke Vi staras sur bona vojo kaj Via entrepreno nepre sukcesos, tiam mi ne volas Vin revoki al ni, tiam rigardu ĉi tiun leteron kiel ne ekzistantan; sed se Vi komencas dubi, se Vi bedaŭras tion, kion Vi faris, tiam memoru, ke Vi ĉiam povas ankoraŭ kun honoro reveni al tiu anaro, kun kiu Vi meritplene laboris dum la 20 plej bonaj jaroj de Via vivo.

Se mia letero ŝajnos al Vi tro naiva, tiam pardonu min; la plumon en mian manon metis ne la prudento, sed la rememoroj.

Via L. Zamenhof.

.

Kaj nun, karaj geamikoj - jes, por fini! - ni ree prezentu al ni iujn el la multaj lumaj trajtoj de la nobla karaktero de Zamenhof, kiuj ĉiuj komunikiĝis al la plej belaj verkoj de lia vivo:

Fido al Dio, kiel Superega Intelekto senpartiece reganta la Universon;
Fido al la estonteco;
Karitatemo;
Bonfaremo;
Sincera humileco;
Kompatemo;
Bonkoreco;
Afableco;
Komplezemo;
Humaneco;
Indulgemo;
Pardonemo.

.

Lia verko kaj lia vivo estas plensaturitaj per tiuj ecoj moralaj, kio faris el Esperanto ion pli ol nuran lingvon, ĉefe pro ties altaj celoj unuigi la Homaron sub la neŭtrala standardo de Frateco kaj Justeco inter ĉiuj popoloj.

Rio de Ĵanejro, la 8-an de decembro 2006.
Affonso Borges Galego Soares.

eo/palestras/zamenhof_lumaj_trajtoj_de_nobla_karaktero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/24 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]