Logo

Vespertoj

Kompatindaj vespertoj. Iliaj noktaj kutimoj, la vivo en kavernoj kaj la malinklino al la lumo, igis la personojn rilatigi ilin al la malbono.

El tiom da multaj ekzistantaj mitoj koncerne la vespertojn, la plej disvastigita estas tiu, kiu asertas ties kunligitecon kun malicaj estuloj kaj kun la diablo mem.

En Eŭropo, eĉ antaŭ la diskonigo de la unuaj noticoj pri la sangosuĉaj vespertoj atingi la amerikan kontinenton, oni jam distrumpetis legendojn pri vampiroj kaj demonoj, ordinare simboligitaj de vesperto-flugiloj.

Sed en la pratempaj kulturoj, la rolo de la vespertoj en nia mondo ne estis tiel malbona. Inter la Majaoj, ili estis adorataj per la nomo Z'OTZ, en Ĉinio vesperto simbolas feliĉon kaj ĝis nun en kelkaj regionoj de Skotlando, la monvaloroj de la domoj kaj kasteloj plialtiĝas, se estas vespertoj en ili loĝantaj.

Estas interese, ke en Aŭstralio, kelkmilo da vizitantoj ĉiujare, nokte serĉas, survoje de la Nacia Parko Lamington, ĉefstelulon, kiun oni alnomas “Fluganta Vulpo” - la plej granda vesperto sur nia planedo, tiel ĝi povas atingi la enverguron 2 metrojn. En Brazilo, nia plej granda vesperto havas la enverguron unu metron.

La plej antikva apartiga linio inter la prahomoj kaj primatoj datiĝas jam de 5/6 milionoj da jaroj. La vespertoj alvenis al nia mondo sufiĉe antaŭ tiu epoko (fosilio eltrovita de fakuloj kun la proksimuma aĝo de 50 jarmilionoj tion konfirmas).

La kapablo facile adaptiĝi al la medio, portis ilin al ĉiujn punktoj de la tero. En frostaj regionoj, por ŝpari al si energion, ili travintras 2/3 monatojn, tiel malatigante la korpan temperaturon ĝis 12ºC (la normala temperaturo estas 36ºC).

En la tuta mondo ekzistas ĉirkaŭ 1000 katalogitaj specioj, tio estas, en ĉiu grupo de 4 mamuloj, unu estas vesperto. En Brazilo estas 138 specioj. La plej granda en la mondo estas tiu de Aŭstralio kaj la malplej granda vivas en Tajlando kaj pezas 2 gramojn, malpli ol unu olivon.

La vespertoj tenas sin renverse, je malsupren-kape ĉar ili bezonas tian pozicion por ekflugi. Ilia strukturo ne taŭgas por flugado kaj pro tio la gravito multe kontribuas por la ekflugo kiam ili lasas sin defali.

La vespertoj estas blindaj! Ĉu vere? - Ne ĉiuj...

Kelkaj el ili havas vidkapablon dekoble pli bonan ol la nian, tamen la plimulto vidas nian mondon nigra-blanka, kio ne estas problemo por noktuloj.

El tiuj 1000 katalogitaj specioj, nur 3 el ili estas sangosuĉaj. 2 specioj suĉas sangon eksklusive de birdoj kaj nur unu, sangon de birdoj kaj mamuloj (kaj meze de ili domaĝe estas ni, homoj...), sed ne estas rutinaj la atakoj al la homoj. La plej ofta kialo de tiuj atakoj venas de la homoj mem - Ili detruas la naturon, dezertigas la medion kaj forigas la kaptaĵojn de la regiono kaj sekve la nutraĵojn. Do, pro tio, la vespertoj strebantaj supervivi atakas la personojn kaj dombestojn, escepte la katojn (ĝenerale vespertojn mortigas katoj), la samo por didelfoj kaj serpentoj, kiuj nutras sin per vespertoj.

La vundo de la brutoj, kiuj suferas mordon de la vespertoj ne cikatriĝas pro la fakto, ke en ties salivo troviĝas substanco kiu efikas kiel antikoagulanto. Laŭ angla scienca revuo (New Scientist), germana laboratorio Paion starigis testojn, provante ĉu la substanco (Desmopletase) same efikus sur kormalsanojn (ĝisdatitaj rezultoj de tiuj esploroj montras ke jes...).

Alia bonfaro al la homaro: - unu sola vesperto dum unu nura nokto kapablas engluti 3000 insektojn. Tio estas nepre necesa al la ekvilibro de la ekologia sistemo. La vespertoj kontrolas la kvanton da muŝoj kaj moskitoj en nia planedo krom influi sur la arbarigon (ili dise ĵetas fruktosemojn kaj florpolvojn surgrunden).

Do, kiel vi konstatas, sen koni ilian gravecon en la ekologia sistemo kaj en nia vivo mem, ni antaŭjuĝas ilin. Laŭ PIV, Antaŭjuĝi signifas “formi al si opinion pri iu aŭ io, ne atendante maturan esploron”.

Jaron post jaro, ni plendas ke la ekstera publiko antaŭjuĝas nian aferon, nome ESPERANTO-n, sed ni tute ne zorgas forigi tian nedezirindan senton el nia animo, tiel konfliktojn kaj malharmonion ordinare naskas antaŭjuĝo.

Jen mia intenco rilate tiun elektitan temon: - iel stimuli nin pripensi kiamaniere iras nia antaŭjuĝemo (ĉar ne malmutaj el vi tutcerte antaŭjuĝis la prelegtemon...)

Ĉu ni ankoraŭ formas al ni opinion pri iu aŭ io, ne atendante maturan esploron?

Tia estas la fina demando, iom tikla, tamen necesega...

Koran dankon al vi ĉiuj, komprenemaj aŭskultantoj, pro la atento kaj pacienco, kiujn al mi vi liveris. Lastajn elkorajn dankvortojn al Prof. Aloísio, kiu invitis min prelegi.

Elmir dos Santos Lima
Brazilo. Oktobro de 2003.

eo/palestras/vespertoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/24 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]