|
|
Pastro José Maurício Nunes Garcia - Imitinda Brazila MuzikistoPor paroli pri tiu granda muzikisto unue ni faros rapidan elmontron de parto de la tempo kiun li travivis. Temas pri la fino de la 18a, kaj la unua duono de la 19a jarcento. Kiel estas de vi konate, Napoleono, tiu, al kiu Betoveno dediĉis sian trian simfonion (poste nomata “Heroa”), decidis, ĝenate de la konstanta kontraŭstaro al siaj Moŝtaj ordonoj, ke la Generalo Junot invadu la malnovan regnon de Afonso Henriques. Tiu ordono estis tuj realigita kaj la franca armeo tre rapide trairis la limojn hispanajn kaj portugalajn. Kaj komencis batali kontraŭ la misorganizita “Luza” Armeo. Laŭ la eblo, la reganto restis en Lisbono, sed la invadistoj alproksimiĝis kaj la Reĝo, Reĝino kaj kelkaj korteganoj tre fulme, fuĝe, venis en Brazilon (1807). Johano la sesa, trovis neniun komforton, neniajn sociajn rilatojn, La urboj estis malordaj kaj malpuraj, La domoj, el ŝtonoj kaj blanke sed malpure farbitaj. Kaj precipe sen zorgoj kaj higieno. Nur kelkaj aristokratoj kaj komercistoj kaj la popolo tute sen instrukcio, sen morala kaj materiala asisto. Kaj sklavoj, multege da ili. Moŝto Johano, estis devigita krei novajn viv-kondiĉojn por sia kortego. Do, li fondis marajn havenojn, la Brazilan Bankon, la ĵurnalajn aktivecojn, la Botanikan Ĝardenon, la instruadon de Arto (pentrarto, muziko, literaturo, ktp.), Sed ĉio por liaj plezuroj kaj ne pro amo al Brazilo. Tamen oni dankas la evoluon kiun kunportis la alveno de la Reĝo. Kvankam tio kostis al Brazilo multe da oro, kiu estis sendita al Eŭropo precipe al Romo, al la Papo, por la savo de la Reĝo. Por la plibonigoj de la vivkondiĉoj en Rio kaj San-Paŭlo, la Reĝa Moŝto venigis multajn artistojn. Inter la pentristoj Debret, la du Taunay, Montigny, kaj du portugaloj, protektitaj de la Reĝo. La vera problemo estis ke tiuj du portugaloj ne estis en la sama nivelo de la francaj artistoj. Unu el ili, bedaŭrinde muzikisto, fariĝis la problemo de nia heroo; problemo pri kiu mi paroletos iom poste. Do, ni iru al la hodiaŭa temo. José Maurício Nunes Garcia naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro la 22an de septembro 1767. Filo de Apolinário Nunes Garcia, tajloro kaj Vitória Maria da Cruz, ili du estis filoj de sklavinoj kiuj preskaŭ certe gravediĝis post rilatoj kun la sinjoroj aŭ iliaj filoj, laŭ kutimo de la epoko. Treege malriĉa, tre frue li devis labori por helpi la gepatroj, Li lernis muzikon preskaŭ sola, aŭskultante la lecionoj de Salvador José de Almeida Faria, minana muzikisto, amiko de la familio. Infano, li apartenis al la koruso de la katedralo: estis lia unua kontakto kun la muziko. Liaj plej agrablaj ludiloj, estis la du muzik-instrumentoj, - aldoviolono kaj klaviceno - kiujn li alterne ludis dum horoj kaj por ripozi, li kantadis improvize. Lia lernado, paralele al la laboro, riĉiĝis per la kono de la lingvoj latina, franca, angla, greka kaj la hebrea, kun la pastro Elias, instruisto en la kortego. Historion kaj geografion kun pluraj profesoroj. Kaj racian kaj moralan filozofion, kun Agostino da Silva Goulão (Gaulão), Ankaŭ li lernis retorikon kun la minano Silva Alvarenga. La aktiveco kiel instruisto ankaŭ estis tre frua. Li estis 12 jaraĝa kiam havis la unuan lernanto. La unua verko “Tota pulchra es Maria” li kreis en 1783. Maltrankvile pri si kaj siaj kolegoj (preskaŭ ĉiuj malriĉaj kaj sklavdevenaj nigruloj), li eniris malegalan lukton kontraŭ la rasaj problemoj. Ĉio kontraŭ ili. Pro tio, en la sekvanta jaro, li, fondis kun aliaj muzikistoj la “Irmandade de Santa Cecília” por reguligi la rajtojn kaj devojn de la muzikistoj. Preskaŭ certe pro konsilo de sia patrino, José Mauricio eniris la seminarion por fariĝi pastro. Sed ankaŭ preskaŭ certe, ne pro emo. Tion li faris favore al la evoluo de sia muzika kariero, por tio liaj gepatroj devis baptiĝi. Estis aliaj problemoj: la unua, rasia; li havis malgrandan difekton, li estis nigrulo. Li sin direktis al la episkopo kaj petis, ke lia difekto estus nuligita. Tion li sukcesis. La dua problemo: estis manko de mono. Sed danke al S-ro Thomás Gonçalves, riĉa komercisto, ankaŭ tio solviĝis. Li ricevis domon ĉe strato “Das Bellas Noutes”, nun konata kiel “Marrecas” kie estonte funkcios lian muzikan instruadon. Finfine en 1791 post unu jaro, li pastriĝis, kaj celebris sian unuan meson. Kelkaj jaroj poste (1898), jam tre konata kaj taksita kiel bona komponisto (pli ol 30 verkoj) li estis nomita “Mestre de Capela” ĉe la katedralo de Rio, nune “Igreja do Rosario” (ĉe strato Uruguajana), kie li antaŭe estis baptita. La nova jarcento alportis al la Pastro José Mauricio, sukcesojn, ĉu profesie, ĉu persone. En 1806 naskiĝis lia unua filo. Lia kaj de Severiana Rosa de Castro. Kun ŝi li poste havis aliajn 5 gefilojn. Eble ankaŭ kun alia virino li havis pli da gefiloj, sed li rekonis nur unu, José Mauricio Nunes Garcia Júnior, kiu estis konata kiel D-ro Nunes Garcia. Kreskis la kvanto da liaj komponaĵoj. Kaj la alveno de la Reĝo, ŝanĝis la vivon de la tiama Brazilo. Por la bono kaj la malbono. pro la alveno de Marcos Portugal, muzikisto protektata de la Reĝo deklaris sian malamikecon al José Mauricio. Ĉiam Marcos kontraŭsta-ris la agojn de José Mauricio. Tamen la liaj muzikoj ĉiam estis lokita en la sama nivelo de la muzikoj de la tiamaj eŭropaj komponistoj. Marcos Portugal devis rekoni la grandecon de la muziko de tiu simpla nigrulo, por li sovaĝa, sed granda kaj imitinda komponisto. Inter liaj disĉiploj oni rekonis plurajn kiuj estos poste rekonataj tra la historio de la muziko en Brazilo, kiel Francisco Manuel da Silva, tiu kiu poste komponis la Nacian Himnon. Bedaŭrinde liaj verkoj estas preskaŭ perditaj, Nur aperas katalogitaj 166 verkoj man-skribitaj en la biblioteko de la Nacia Lernejo de Muziko de la Brazila Universitato. Presitaj nur tri verkoj: La Meso (Si bemo-la), la Rekviema Meso kaj unu Tantum Ergo. Unu el la fratoj Taunaj (bona franca pentristo kiu batalis kontraŭ la ne bona portugala pentristo, protektita de la Reĝo) petegis en la Parlamento, ke ili rekonu José Mauricio kiel unu el plej grandaj Brazilanoj José Mauricio estas la unua nomo en la Muzika Brazila Galerio, kaj ne nur nomo, li estas ankaŭ la unua modelo de komponisto inda esti imitata de ĉiuj. Eĉ de tiuj kiuj sin taksas superaj kaj ne meritas (laŭ popola diraĵo) nodi la ŝnuron de liaj ŝuoj, ili sin kaŝas sub la pompa nomo modernismo. Li estas vera giganto inter la giganto. Al demando pri Marcos Portugal, Villa Lobos simple respondis: “Nenia valoro!” Li pensis voki la miron, veninte al la kolonio, sed trovis José Mauricio, Kiu estis vera genio. Mi taksas bona muziko nur tiu kiu estas eterna. Tiu de José Mauricio estas tia. José Maurício Nunes Garcia mortis en Rio la 18-a de aprilo 1830. —
Alfredo Aragon. |