|
|
Enhavtabelo
Enkonduko al LogozofioKio estas Logozofio?Logozofio estas nova scienco, kies ĉeftemo estas la metafizika interno de la homo. La organan internon de homo studas Biologio. La psiĥan, Psikologio. La spiritan studas Religio, ktp. Logozofio havas apartan eksperimentan kampon, kiun ne studas kiu ajn alia scienco. Ĉio, kion ĝi instruas baziĝas sur praktikaj konfirmoj. Inter aliaj esencaj aspektoj, Logozofio instruas la homon observi siajn pensojn, kontroli kaj forigi la malbonajn, negativajn kaj malutilajn, krei kaj disvolvi bonajn, utilajn kaj pozitivajn pensojn, konscie disvolvi siajn kapablojn, doni al sia vivo enhavon realan kaj longdaŭran. Logozofio pritraktas, trafe kaj rekte, ankaŭ la malperfektaĵojn kaj malbonajn inklinojn de la homo, kiel identigi ilin kaj kiel liberiĝi de ili. La ĉefaj malperfektaĵoj de la homo esta kvardek-kvar: manko de volo, maldiskreto, mallaboremo, falsa humileco, neadaptiĝo, obstino, vanteco, ekkoleriĝo, malobeo, timemo, orgojlo, stulteco, malzorgo, senpacienco, malforto, ofendiĝemo, enŝoviĝo, maldisciplino, krudeco, egoismo, malordo, bruskeco, malmodereco, indiferenteco, malpuremeco, avido, forgesemo, fiparolado, pretendemo, rankoro, impulsiĝemo, malplenumemo, pasieco, maltoleremo, memamo, replikemo, kredemo, malkonstanteco, hipokriteco, malrespekto, scivoleco, ventanimeco, neglekto, rigideco. Ekzistas aliaj dudek-du malperfektaĵoj, kiujn oni nomas malbonaj inklinoj, kiuj estas: Inklino al trompo, al flatemo, al frivoleco, al ŝajnigo, al promesado, al kredado, al iluzio, al voluptemo, al izoliĝo, al troigo, al facileco, al forlaso, al diskutado, al senkuraĝo, al malespero, al malatento, al kolero, al aleatoro, al insulto, al pesimismo, al malĉasteco, al malzorgo. La Celoj de Logozofio
La Eksperimenta Kampo de LogozofioTiu kampo estas la homa interna mondo. Ĉiu homo havas sian internan mondon. Sed nur la logozofoj faras el ĝi eksperimentan kampon kulturatan. Tiu ĉi estas la granda diferenco. Neniu alia scienco esploras tiom gravan aspekton de la homa estaĵo. Simplaj analizaj eniroj en la internan mondon de alia homo (Psikologio) aŭ de si mem (Meditado) neniel signifas transformi tiun mondon en eksperimentan kampon kulturatan. Logozofo sin dediĉas al la kulturado de sia propra mondo, ne al tiu de ajna alia persono. Tio postulas la asimiladon de la al tiu celo adekvataj logozofiaj konoj. Kaj neniu povas fari tion pro la alia, same kiel la manĝaĵon, tiom necesan al la organikaj funkcioj, unu ne povas preni pro la alia. Oni donu praktikan ekzemplon:
Ĉiam orientata kaj gvidata de logozofia docento, la inicito klopodados subigi al siaj inteligento kaj volo la pensojn, kiuj ankoraŭ restas ekster lia kontrolo. La pensoj ja havas propran vivon kaj nekonvenan aŭtonomion. La logozofo bezonas akiri ĝustan teknikon por kontroli, ke lia interna mondo fariĝu neinvadebla kaj apartenu ekskluzive al li. La Logozofia MetodoLa logozofia metodo estas esence trafa kaj eksperimenta, kaj distingiĝas pro tio, ke ĝi adaptiĝas al ĉiu menso, laŭ la kaptokapablo de ĉiu unu. Anstataŭ memorigon, ĝi sugestas al la lernanto, ke li eksperimentu kaj konfirmu la validecon de la instruataĵo, kaj poste apliku ĝin en sian ĉiutagan vivon. Estas nepre, ke oni eksperimentu tion, kion oni studas, kaj ke oni studu tion, kion oni eksperimentas. La lertiĝo en la logozofia metodo venas paŝo-post-paŝo, simile al la lertiĝo pri ludado de muzikinstrumento. Pri la Kreinto de LogozofioLogozofion kreis argentina edukisto Carlos Bernardo González Pecotche (kromnomita RAUMSOL), aŭtoro de dekoj de libroj pri Logozofio, kaj eldonisto de revuoj, kiuj helpis diskonigi la logozofian principaron. Li naskiĝis en Buenos-Ajreso, en la tago 11-a de aŭgusto, 1901. Lia spirito frue reagis kontraŭ la rutino de la konoj kaj sistemoj uzataj por la formado de la homa estaĵo, pro tio ke al ĝi mankis konekso kun la homa interno. Do, li sindediĉis krei eksperimentan metodon, kiu igus ebla la konscian evoluon de la individuo, surbaze de konoj, kiujn li eltovris kaj revelaciis, pri la strukturo menspsiĥa de la homo. En 1930, li starigis la Logozofian Fondaĵon en Argentinio (tiam nomita Skolo pri Logozofio), en Kordobo, kie li mem instruis Logozofion dum pluraj jaroj. En 1932, li starigis Logozofian Fondaĵon en Montevideo, Urugvajo. En 1935, starigis Logozofian Fondaĵon en Brazilo, urbo Bel-Horizonto. En 1939, li reiris definitive Buenos-Ajreson, kun sia logozofia verko jam finpreta. Li mortis, fizike, en la 4-a de aprilo, 1963, ĉirkaŭita de profunda respekto kaj admiro de siaj multenombraj disĉiploj, vidante sian verkon konsekrita dum la okazigo de la Unua Internacia Kongreso pri Logozofio, en Montevideo, en la jaro1960. (Zamenhof) González Pecotche ne estis simpla verkisto kiel la ceteraj, ĉar li ne sin limigis al la verkado. Li pretiĝis ĉiam instrui kaj orienti al tiuj, kiuj volis praktiki liajn instruojn. Lia vivo estis la plej elokventa ekzemplo de ĉio, kion li preĝis. (Zamenhof) Lian netakseblan verkon li oferis al la tuta homaro, rezignante pri aŭtorrajtoj. Liaj disĉiploj daŭrigas la laboron de tiu Majstro, en la vera senco de la vorto. (Zamenhof) La nura Majstro kiu ĝis nun instruis al la homoj realigi la proceson de Konscia Evoluo. Kelkaj Logozofiaj Asertoj
Demandoj
Ne. Logozofio estas scienco. Religioj trudas dogmojn kaj postulas kredon. Logozofio rekomendas anstataŭi la “kredi” por la “scii”, kaj konfirmi ĉion, kio estas instruata, spite al la maksimuma versimileco de la instruoj.
Ne. Logozofio, kiel scienco, postulas nenion, krom ke vi rezonu kaj analizu plenkonscie ĉu viaj religiaj konvinkoj estas aŭtentaj por vi, aŭ ĉu vi praktikas oficialan religion nur pro timo antaŭ la misteroj de la transtomba mondo. Logozofio ne celas anstataŭi vian religiajn konvinkojn, sed nur prilumi ilin el scienca vidpunkto.
Ne. Logozofo ne kredas, li konstatas ties ekziston, surbaze de la ekzaktaj kaj perfektaj procesoj stampitaj sur la Naturo. Ne estas dubo pri la ekzisto de Dio. Tio, kio ordinare ne ekzistas estas la kapablo kompreni la ekziston de Dio (la logozofiaj principoj multe helpas la homon akiri tiun kapablon kompreni). Dio estas la Eterno, la Senfino, la Primara Kaŭzo de ĉio, la Supra Saĝeco kiun la homo trovas en la Naturo. Dio ne dependas de nia rekono, por ekzisti.
Logozofio ne baziĝas sur kiu ajn scienco, religio aŭ filozofio. Ĝi estas aŭtonoma kaj unika en sia genero. Logozofio celas konstrui pli bonan mondon (Zamenhof), surbaze de io nova ankoraŭ ne provita.
Plibonigante ĉiun individuon, pere de la interna disciplino, edukado de infanoj, por ke ili fariĝu favorkoraj, ili konsciiĝu pri sia valoro en la socio, ke ili lernu solvi siajn proprajn problemojn, kaj poste, ke ili instruu aliajn solvi siajn respektivajn problemojn. Se la individuo pliboniĝas, la socio pliboniĝas.
La devizo estas “Eduki por la Vivo”, sed kun signifo pli transcenda ol ordinare: prepari la spiritojn por la kono pri siaj altnivelaj destinoj, ĉar la vivo pri kiu ni parolas ne estas nur la ordinara vivo, kiu vegetas kaj steriliĝas en etoso nur hejma, sed la alia pli ampleksa, kiu plenumas aŭ almenaŭ klopodas plenumi la mandatojn de l' evoluo kaj atingas sian plenecon en la plej altaj formoj de homa kunvivado. (Zamenhof) Bibliografio
> Logozofia Fondaĵo en Rio de Janeiro: Rua General Polidoro, 36 - Botafogo—
Célio Freitas Martins |