|
|
Dudek-Kvin Jaroj post RaŭmoIam okazis evento en la Esperanta Movado, kiu restis ĝis nun konata kiel “Raŭmismo”. Kio estas Raŭmo, el kie devenas la vorto “raŭmismo”? Raŭmo estas malgranda urbo, apud marbordo de la Botnia Golfo en la Balta Maro (Nordo de Eŭropo) en okcidenta flanko de Finnlando. Ĝi ne estas unu el la ĉefaj urboj de Finnlando, sed ĝi staras en la triangulo formita de konataj urboj, nome: norde, Pori; sude, Turku, kaj oriente, Tampere, pro tio ĝi apartenas al la provinco nomata Turkin-Pori, unu el la 12 provincoj je kiuj Finnlando estas administre dividita. Dum la 36-a Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, Finnlando (de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1980), kolektiĝis gejunuloj el pluraj landoj, precipe de Eŭropo, por diskuti la temon: “Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj”. Tie naskiĝis la konata “Manifesto de Raŭmo”, kiu vere ne esprimas la oficialan opinion de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), sed nur de tiuj individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptis eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis la 31.12.1980.
“La Manifesto ne fariĝis oficiala dokumento de la kongreso, sed ĝi certe iĝis kaj plu restas la plej konata rezulto de tiu IJK.”, opinias Jouko Lindstedt (el Finnlando) unu el ĝiaj redaktintoj kaj unuaj subskribintoj. Ekde tiam la Esperanto-movado dividiĝis je “raŭmistoj” kaj “finvenkistoj”. . Kion vere celis la partoprenantoj de la IJK en Raŭmo (parto de ili, certe!) en tiu epoko? Almenaŭ tiuj, kiuj subskribis la Manifeston? Laŭ dokumento aperinta fine de la Kultura Esperanto-Festivalo 2000 en Helsinko, Finnlando, kiu aranĝis apartan seminarion, kie oni diskutis la dudekjariĝojn de la Manifesto, la kunvenintoj konkludis, ke tiu Manifesto celis:
”... siatempe esti radikala kontribuo al la diskuto pri la interrilatoj de la Esperanta movado, Esperanta komunumo, Esperanta kulturo kaj la ekstera mondo”. . Laŭ la Manifesto de 1980, ĝia celo estas: Kritiko de pracelojNi kredas ke:
Niaj celojNi celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoro.” . Dokumento en mia arkivo montras, ke 88 personoj subskribis la Manifeston. Kiu estis la politika situacio de la mondo ĉirkaŭ 1980? Kelkaj eventoj en la ĉirkaŭaĵoj de tiu epoko rememorigos al ni tiun mondon; mi listigas ĉi tie la ĉefajn faktojn okazintajn ekde 1960 (dudek jaroj antaŭ la Internacia Junulara Kongreso).
Aŭgusto 1969: Woodstock (Usono) naskas la hipian movadon, kiu disvastiĝas tra la mondo. Visconde de Mauá (RJ), same kiel Maringá(PR) ambaŭ en Brazilo - estis siatempe simboloj de brazilaj hipioj dum la 70-aj jaroj. Mi profitas la okazon por informi al la nunaj novaj esperantistoj, ke la Manifesto de Raŭmo, krom esti la fonto de raŭmismo, estis precipe subtenita de la rondo ĉirkaŭ “Literatura Foiro” - ankoraŭ hodiaŭ grava revuo de la Esperanta literatura mondo. Jouko Lindstedt kaj Georgo Silfer, tiam junuloj, redaktis la tekston de la Manifesto. La plej fidela teksto estas tiu publikigita de Jouko Lindsdedt en la revuo “La Ondo de Esperanto”. Do en tiu socia, kultura kaj politika cirkonstanco okazis la 36-a IJK. Tiam la mondo vivis la lastajn momentojn de la fi-fama “Malvarma Milito”, kiu regis la politikan vivon de la mondo ekde 1945. La 1-a ero, de la Manifesto diras:
1. Krizo de identeco. La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera. . Estas grave scii, ke tiutempe la vortoj “superegoo” kaj “egoo” eliris el la faka lingvo de la psikanaliza scienco kaj transiĝis al la vulgara lingvo, kiu ĉiam trovis taŭgan lokon kaj momenton por uzi ilin. Kio karakterizas “raŭmismo-n” aŭ kio signifas “esti raŭmista”?
“Raŭmismo estas ideologia tendenco, fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia E-movado k difinis la esperantistaron kiel 'mem elektitan diasporan lingvan minoritaton' ”. Giorgio Silfer proponis, ke PIV-difino povus esti: “Koncepto pri Esperanto kiel transnacia kulturlingvo, prefere ol internacia helplingvo - kiel lingvo de alternativa komunikado, pli frue ol lingvo de granda komunikado; pri la esperantisteco, kiel aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato; pri Esperantio kiel civito, nome kolektivo memkonscia pri sia identeco, praktikanta komunan vivostilon kaj akceptinta komunan leĝaron”. . Claude Piron, en prelego farita okaze de kunveno en Cully, Svislando, septembro 1994, sub la titolo “Kien Esperanto” kritike analizas la “Manifesto de Raŭmo”, kaj reliefigas kelkajn aspektojn pri la temo. Diras Piron: “Unu el ĝiaj trajtoj (de la Manifesto) estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi.” “Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni...; ili (neraŭmistoj) estas malpravaj, ni, (la raŭmistoj) estas pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni.” “Tiu disdivido... metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝebla, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti.” “Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj 'ili' alprenas simplisme skizitajn fi-karakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo.” “Pri la punkto 3, mi sentas hodiaŭ la saman rezervon, kiel mi sentis unualege. Mi ne konceptas mian esperantistecon kvazaŭ la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato'… Estas fakto, ke, estante esperantisto, mi nun apartenas al malplimulto, sed tio tute ne estas esenca. Ankaŭ ĉi tie mi perceptas ke la aŭtoroj emas dividi, apartigi, ĉifoje ne plu divido inter esperantistoj, sed divido en la homaro: plimulto ne interesiĝanta pri esperanto unuflanke, kiu esta' ili', kaj, aliflanke, minoritato kun aliaj celoj kaj interesoj, kiu estas 'ni'. Danĝero de tia divido estas, ke oni riskas senti sin apartigitaj pro supereco, kaj tion mi malfidas.”... “Fakte, estas interese, ke la apartiĝemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro, kiel mi ĵus diris; en la esperantistaro, kiel mi montris komence, kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco.” “La Manifesto ja komplete ignoras, ke en la mondo ekzistas lingva komunikproblemo, ke tiu problemo kaŭzas multegajn suferojn, kaj ke esperanto aperis kiel metodo kuraci la koncernan suferkaŭzon. Ne nur aperis kiel kuracilio, sed montriĝis efika kuracilo tie, kie ĝi estas aplikata.” “Tiu mia vidmaniero intensiĝis, de kiam mi ek de pasinta jaro laboras kun rifuĝintoj. Kiom da turmento, komplikaĵoj, suferoj portas kun si la manko de lingva komunikilo! Kiam vi staras, kiel okazis al mi, antaŭ virino, kiu travivas histerian krizon, kaj kiu parolas nur albane, kaj via povo helpi estas praktike nuligita pro la manko de komunikilo, vi ne plu povas rigardi vian esperantistecon kiel la simplan plezuron esperantumi inter ni. En la saman centron iom poste alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis esperanton. Krom esperanto, li sciis nur la albanan. Nu, kvankam li ne dediĉis multe da tempo al tiu lernado, la situacio estis tute alia. Tiun junulon mi povis aŭskulti kaj helpi.” . Post tiu prezentado de la historio kaj signifo de la esprimo “raŭmismo”, kaj montro de kompetentaj opinioj pri ĝi, mi ankaŭ opinias: Unue, ŝajnas al mi pura radikalismo apartigi grandan movadon kiel la esperantistan en du grupojn: grupo “A” (ili) kaj grupo “B” (ni). Tio atencas kontraŭ la reala sinteno de la personoj. Aliflanke oni ofte renkontas personojn, kiuj havas konduton “raŭmistan” pri kelkaj temoj kaj agas kiel “finivenkisto” pri aliaj. Permesu al mi, karaj gesamideanoj, enmeti, ĉi tie, malgrandan komentarion pri ni, brazilanoj, kaj la Esperanta Movado. La maturiĝo de la Esperanta Movado en Brazilo, kaj ĝia centjara ekzisto trudas al ni la devon havi adekvatan interpreton de la faktoj pri Esperanto. Ni ne povas plu pasive ricevi, engluti kaj asimili la interpretojn kaj analizojn, kiuj venas al ni transmare, pretaj kaj finitaj por la uzado. BEL festos en 2007 sian centjariĝon (komparu kun Esperanto: la Unua Libro pri Esperanto venis al la mondo en julio 1887, kaj en 2007 Esperanto festos sian aperon antaŭ 120 jaroj). BEL kaj la Esperanto-Movado en Brazilo estas tiamaniere unu el la unuaj batalantoj por Esperanto en la mondo kaj tio havas sian specifan pezon ene de la movado, flanke de la tipa brazila vivmaniero kaj kulturo. Ni, brazilanoj, devas ĉiam atenti pri tio. Post 25 jaroj de la “Manifesto” oni povas ekzameni ĝis kie tiuj junuloj pravis, kaj ĝis kie la koncepto kaj la sinteno de la “Manifesto” taŭgas por ni hodiaŭ. La kontraŭdiro esprimita sur la ero “1.Krizo de identeco” ne alĝustiĝas al la realaĵo de la nunaj tagoj. La deziro, ke Esperanto estu la dua lingvo de granda parto de la homoj, ne de la tuta homaro, sed almenaŭ de tiuj, kiuj ĉiutage bezonas rekte kontakti unu la alian, estas korekta sinteno, eble neniam atingebla, sed ne pro tio nekorekta sento. La mondo, pli ol en iu ajn alia epoko, hodiaŭ bezonas helpan internacian lingvon. Tiu sinteno antaŭ la realaĵo de la aktuala vivo ne povas klasifiki la homojn, ĉu kiel “raŭmistojn”, ĉu kiel “finvenkistojn”. Estas nur konsekvenco de la postuloj de la hodiaŭa vivo. La oficialigo de Esperanto ne devas esti la nura formo de agado de la Esperanto-Movado, sed la tiucela agado ne kaŭzas iun ajn malutilon. Logike ankaŭ tio ne sufiĉas por klasifiki homon kiel “raŭmiston” aŭ “finvenkiston”. La sperto en Kultura Kooperativo de Esperantistoj de Rio de Janeiro - Brazilo montras kiel facile ekestas la kunvivado kun eksterlandano, kiu konas iomete Esperanton, iu ajn estas lia origino, kiel ofte okazis kun tiuj, kiuj jam vizitis nin. Kial nei tiun plezuron al plej granda nombro da personoj? Kiu vizitas Eŭropon vivas la sperton, kiom da malfacilaĵoj okazas ĉiutage por kompreni kaj helpi personojn, eĉ kiam ili estas eŭropanoj. Fine en Eŭropo ne estas nur la angla, franca, itala, germana kaj rusa lingvoj; kaj estas granda iluzio pensi, ke ĉiu eŭropano bone konas aliajn lingvojn krom sia gepatra lingvo, kaj ke en iu ajn angulo de strato ni rekontas fluajn parolantojn de tiuj lingvoj, escepte de logike, la nacianoj de tiuj lingvoj. Klasifiki grandan grupon da personoj ene de la movado pro tio ke kelkaj uloj de tia grupo konsideras la anglan lingvon kiel nian malamikon, kondukas nin al duboj pri la inteligenteco de la opiniantoj. Minimume oni povas taksi tian konduton kiel politikan sektecon, kiel ideologian ekstremismon, kiel mallarĝan vidon de la realaĵo, kiel spiriton ensorbitan de politikaj principoj, kiuj ne aldonas pozitivajn valorojn al la Esperanto-Movado. Konsekvence mi ne povas vidi tiun sintenon - kontraŭ la angla lingvo, la franca lingvo kaj aliaj - kiel identigilon de ampleksa tavolo de la Esperanta Movado en la mondo, aŭ kiel validan disduiĝon interne de ĝi, kiu dividas ĝin je “raŭmisto”, kaj “finvenkisto”. Tiu estas la plej grava mismodifo de la realaĵo. La fakto ke la “oficialigo de Esperanto ne estas esenca dum la 80aj jaroj” ne forigas la realaĵon de la nuna tempo, kiu konsilas labori ankaŭ sur tiu fronto, sen forgesi aliajn alternativajn celojn. Kiuj estis la celoj de la “raŭmistoj ”, kiujn ili proklamis kiel “pozitivajn valorojn”? Unu el ili (litero “a” de la 3-a ero de la Manifesto) estas disvastigi Esperanton por realigi “propedeŭtikon por lingvoinstruado”. Tiu temo ankoraŭ ne estas sufiĉe pridiskutita ene de la movado. “Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn”, diras la Manifesto. Do, la bazaj celoj estas “disvastigi Esperanton”, por atingi difinitan rezulton. Kiun rezulton? Pli kaj pli, iom post iom, realigi la pozitivajn valorojn de Esperanto, kiujn la Manifesto laŭvice titolas: “Propedeŭtiko por lingvo instruado” estas unu el la pozitivaj valoroj. Se oni esploras la signifon de la vorto “propedeŭtiko” (ne PV vorto, sed ĝi aperas en ĝia Suplemento, kaj en PIV) oni ĝin komprenos kiel enkondukan ilon, kiu kondukas ion al preta kondiĉo por ricevi pli kompletan konon pri difinita temo. La propedeŭtiko servas kiel ponto al atingo de pli kompleta kaj profunda konado de io. Ĉu estas pruvite, ke Esperanto vere servas al tiu celo? Mi demandas. Oni bone scias, ke la bona konado de la gepatra lingvo, de ĝia gramatiko, malfermas la pordon al ĉiu branĉo de la homa kono; al la lernado de kelkaj aliaj lingvoj. Sed kion diri pri la valoro de Esperanto por tiu celo? Mi pensas, ke tiu valoro ankoraŭ ne estis funde esplorita de la movado, kaj pro tio la aserto estas nura supozo; volo de ĉiu esperantisto, ke tiu estu scienca vero. Sed, nek en 1980, nek nun, oni povas serioze aserti tion.
Alia tezo de la “Manifesto” (litero “b”, de la ero “Niaj celoj”) diras: “kontaktoj inter ordinaraj homoj”. . Interese, mi ĉiam aŭdis, ke identigilo de “raŭmisto” estas posedi Esperanton nur por sia propra uzo, por memplezuro, por egoisma ĝuo, sen interrilato kun la realaĵo pri la bezono de efika komunikilo por la mondo. Kontaktoj inter ordinaraj homoj estas esence la celo de la kreado de Esperanto. Aliaj vidpunktoj aŭ celoj povis regi la agadon de nia Majstro Zamenhof, sed tiu, kiu aperas kiel prioritato por iu ajn esperantisto antaŭ la ĉeesto de iu alia persono, estas, ke Esperanto estis kreita por efektivigi la malfermon de la pordo de komunikado inter homoj, ordinaraj homoj. Tiu sinteno ankaŭ nek taŭgas, nek devas difini grupojn ene de la Esperanta Movado, kiel “raŭmistojn” aŭ “finvenkistojn”. Ĝi ne estas adekvata distingilo por tiu celo. Ene de tiu sama rezonado estas la tezo de la litero “c” (kontakto sen diskriminacio). Neniu, en sana konscio, povas kompreni malsimile tiun punkton. Esperanto estas esence ilo de komunikado, kiu forigas iun ajn penson favoran al diskriminacio inter homoj pro iuj ajn motivoj, kredoj aŭ filozofioj. Estas neakordigeblaj kaj nemikseblaj la du idealoj: universaleco kaj neŭtraleco de Esperanto, kaj diskriminacio pro iu ajn agmaniero. Ankaŭ tio ne estas privilegio, nek identigilo de “raŭmisto”. Tio estas la vera konduto de konscia esperantisto, kvankam kelkfoje oni trovas kontraŭdiron kaj diskriminacian sintenon en la agoj de tiuj homoj. Sed la deflankiĝo de iu ne identigas konduton de grupo. La litero “ĉ” de “Niaj celoj” celas la “novtipan internacian kulturon”. Ie ajn mi legis kritikon pri la produktado de originalaj verkoj kiel deflankiĝo de la vera vojo de Esperanto. Mi ne memoras kie, nek kiam. Estas tiel absurda sinteno, kiu ne meritas diskuton. Sed mi ne volas lasi ĉi tiun okazon por prezenti mian vidpunkton. Ĉiuj lingvoj de la mondo, laŭ mia mallarĝa kono, trakuris longan vojon ekde la krudeco de siaj unuaj manifestiĝoj ĝis la transformiĝo en ilon de ampleksa interkomunikado, kiu kapablu esprimi la plej intimajn sentojn de siaj popoloj, kaj tiucele fariĝi efika instrumento por traduki verkojn kaj sintenojn de aliaj popoloj kaj lingvoj. Multaj lingvoj neniam atingis, eble ne atingos, tiun gradon de evoluo, rezulte de fremdaj faktoroj kontraŭ ilia evoluo. Sed tio ne nuligas la principon. Esperanto, malgraŭ tio, ke ĝi jam naskiĝis kiel kultura lingvo, ne povis sekvi alian vojon. La kreinto mem de la lingvo, apud gravaj verkoj tradukitaj de li el aliaj lingvoj, lasis al ni gravajn originalajn verkojn pri gramatiko, lingvistiko, poezio, prelegoj ktp kvazaŭ li antaŭvidis, ekde la komenco, la vojon sur kiu Esperanto devos evolui. Gravaj kaj belaj verkoj, originale skribitaj en Esperanto, cirkulas tra la mondo kaj montras sian gravecon, kaj utilecon, kaj neniel montriĝis kontraŭaj al la principoj de Esperanto aŭ kaŭzis malprofiton al la Esperanta Movado, laŭ kiu ajn flanko oni rigardu la faktojn. Do mi komprenas la esprimon “novtipa internacia kulturo” kiel ilon per kiu la popoloj de la mondo pritraktas la ĉirkaŭantajn realaĵojn kaj oferas la laborojn de siaj observoj kaj pripensadoj al la mondo, por ke ĉiuj konu kaj kritiku ilin, prezentante siavice ankaŭ siajn vidpunktojn pri la samaj homaj demandoj. Tiu laboro pere de Esperanto fariĝas sen deflankiĝoj, devenintaj de apartaĵoj de ĉiu lingvo kaj ebligas al esperantistoj de ĉiu mondparto koni la precizan penson de la aŭtoro rekte, sen helpo de traduko preskaŭ ĉiam plena de eraroj kaj de personaj interpretoj. Eĉ se la verko estas tradukita el Esperanto al alia lingvo, estas pli facile kontrolebla la pureco kaj fideleco de la traduko. Mi interparolis kun adepto de raŭmismo kaj de li mi aŭdis, ke oni bezonas vidi la pozitivajn aspektojn de la raŭmisma movado. Resume mi komprenis el tiu interparolado, ke antaŭ la Manifesto de Raŭmo, adeptoj de Esperanto ne kuraĝis alfronti la socion, kiel esperantistoj mem. Ili eĉ kaŝis tiun kondiĉon por eviti fali en tre ridindan situacion. Do la Manifesto de Raŭmo funkcius kiel alvoko al esperantistaro por preni sur sin sian identecon kiel esperantisto, kiel avangardan pozicion en la nova sento de homa kulturo, kiun Esperanto alvenigis al la homaro ekde la fino de la 19-a jarcento. Tia ŝajnas al mi kiel iu provo de solvo de la “krizo de identeco”. Mi neniam, nek neniel, dubis pri tiaj pozitivaj influoj de raŭmismo sur la evoluon de la Esperanta movado. Mi nur volas emfazi ke, en la nuna tempo, la konscio pri ĝustaj valoroj de Esperanto ne bezonas rekoni tiun disdividon en la movado por bone atingi sian celon. Ne ekzistas praktika senco, mi pensas, defendi en la nuna tempo la disdividon de la movado inter Raŭmistoj kaj Finvenkistoj. Oni povas eĉ kompreni kaj akcepti la ekzistadon de personoj, kiuj agas ĉu kiel raŭmistoj, ĉu kiel finivenkistoj, laŭ ĉiu konkreta okazaĵo, ĉar vere tiuj personoj kunportas sentojn kaj agas laŭkondiĉe kiel raŭmisto aŭ kiel finvenkisto. Mia opinio rezultas el la akurata studo de esprimoj de la Manifesto, kiu restis ĝis nun, post longa tempo, kvazaŭ oficiala skribita dokumento de tiu grava kunveno en Raŭmo. Mi provis analizi la celojn el vidpunkto de la nuna situacio de la Esperanta Movado, kaj de la taskoj, kujn tiu movado alfrontas por konduki ĝin antaŭen, al novaj gravaj venkoj, kiel tiu konkreta venko, kiun Ivo Lapenna gvidis en UNESKO dum kunveno em Montevideo en 1954. Pro tio neniu povas nei la gravecon de la Rezolucio de Raŭmo, ĝuste pro tio, ke ĝi reprezentas unu paŝon antaŭen al la venko de Esperanto, kaj minimume kiel forta svingo de la tiam dormanta movado. Oni povas eĉ akcepti, ke la Esperanta Movado post Raŭmo estas alia movado, ĉefe se oni konsideras la alvenon al estraro de la movado de tiuj uloj tiam nur junaj ribelintoj kontraŭ la reganta situacio. Oni povas facile vidi kaj senti, ke la celoj de “La Manifesto de Raŭmo” ne estas tiel malproksimaj al la principoj starigitaj en la statuto de UEA 1980. Vere la Esperanta movado jam laboras sur tiu vojo ekde kiam la difino de “esperantismo” en la Bulonja Deklaracio estas: “penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Mi ankaŭ opinias ke la esprimo “esperantisto” havas alian semantikan signifon. La sama Bulonja Deklaracio diras ke: “esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas”. Se tiu persono praktikas la esperantismon aŭ ne, estas elemento, kiu ne apartenas al la difino, nek al la semantika signifo de la vorto “esperantisto”. La signifo de la vorto “esperantismo” estas io pli ol “esperantisto”. Esperantismo signas agadon de personoj favore al Esperanto; sugestas precipe, ke organizitaj grupoj batalu por Esperanto en ĉiuj flankoj, celante disvastigi kaj okazigi la uzadon de la lingvo Esperanto. El tiu koncepto de “esperantismo” mi konkludas, ke la signifo de la vorto “esperantisto” ne sekvas striktan rilaton kun la vorto “esperantismo”. Eble iu, kiu akceptas tiun signifon de “esperantisto”, ankaŭ akceptas, ke nenecese esperantisto devas aparteni al iu ajn esperantisma grupo. Ili estas nur uzanto de Esperanto, kiuj konas kaj uzas ĝin, ekzemple nur por komerca aŭ politika celo. Do mi komprenas “esperantismo” kaj “esperantisto” kiel du konceptojn malsimilajn unu al la alia, kiuj difinas realaĵojn tute sendependajn unu de la alia. Aliflanke, eblas al iu aliĝi al esperantismo kaj samtempe ne esti esperantisto. Sed tio estas alia temo, kiun oni ne devas pritrakti en ĉi tiu momento. Fine mi opinias, ke nun estas malĝusta tempo por pensi pri la ekzistado de “raŭmismo” kaj “finvenkismo”. Neniam oni laboris tiom por la diskonigo de Esperanto kiel en la aktualaj tagoj, kaj se ekzistas iu, kiu lernas kaj uzas Esperanton nur por privata ĝuo, temas pri tiel sensignifa nombro, kiu ne meritas iu ajn specifan klasifikon. Do mi konkludas, ke la divido de la movado (neniam de la komunumo) en “raŭmistoj” kaj “finivenkistoj” tute perdis la signifon kiel identigilon de iu, aŭ de iu grupo en la nuna tempo. Lastaj vortoj: Kore mi dankas al la samideanoj kaj gravaj instruistoj de Esperanto, S-roj Jair Salles kaj Aloísio Sartorato pro la bonvola korektado de la originaloj de tiu laboro. Tamen mi klarigas, ke iujn erarojn, kiuj hazarde ankoraŭ aperos en ĝi, nur mi respondecas pri ili. Bibliografio
—
KKE - Rio de Janeiro(RJ), la 14-an de oktobro 2005 KomentaroKun granda intereso mi legis la eseon de Luiz Carlos Franco, kiun mi sincere gratulas, precipe ĉar temas pri la unua ampleksa interveno el Brazilo pri la ideologia debato en Esperantio. Se escepti la Deklaracion de Bulonjo, neniu dokumento en Esperantio estas tiel memorata kaj studata kiel la Manifesto de Raŭmo. Forgesita estas tuta aro da dokumentoj, aŭ klasita ie en la historio, dum la Manifesto rezistas kaj produktas novajn debatojn. La eseo de Franco estas plia pruvo pri la pravo de ĉi tiu konstato. Kaj des pli grava estas la influo de la Manifesto, ĉar dum dek unu jaroj (1980-1991) la plej legata internacia E-gazeto, nome la organo de UEA, prokrastis ĝian aperigon: hazardo aŭ ne (legu sube), necesis atendi la falon de la Berlina muro kaj la ruinon de Sovetunio... Ofta kaj bedaŭrinda limo en la analizo pri la raŭma fenomeno estas la pure sinkronia enfokusigo: tiu ĉi limo karakterizas ankaŭ la eseon de Luiz Carlos Franco, kvankam la enkonduka analizo pri historiaj eventoj, kiuj eventuale preparas la Manifeston, donis al mi unuavide la agrablan iluzion ke lia teksto havos diakronian aliron al la faktoj. Se la Deklaracio de Tirese (1969) aspektas kiel evidenta emanaĵo de la Sesdekoka (multe pli la okcidenta ol la orienta, multe pli Parizo ol Prago), la Manifesto de Raŭmo ne montras same evidente siajn makrosociajn radikojn. Unuflanke, ĝi kongruis (kaj tion pruvas ĝiaj plej gravaj subskriboj) kun la evoluo en Orienta Eŭropo, nome en la plej densa kaj sociologie rimarkinda areo de Esperantio – kaj tiusence ĝi anticipis la evoluon de la mondhistorio. Aliflanke, ĝi relevis tiun pensofluon kie, kun diversaj nuancoj, situas Zamenhof / Hodler kaj Privat / Lanti / Universala Ligo; kaj kie ne situas la tiama kaj nuntempa UEA, kiu idas el la Interkonsento de Kolonjo 1933. La du flankoj havis komunan punkton en tio, ke la postlapennistoj en UEA (Tonkin, Corsetti kaj aliaj) kredis en mondo, kiu restos eterne dividita inter du blokoj, kaj adaptis al tiu perspektivo la strategion de la Movado; dum la raŭmistoj perceptis ke la du blokoj ne daŭros eterne, kaj precipe la sovetunia estas proksima al la fino, tra simptomoj pli kaj pli fortaj, de la Praga printempo ĝis la pola libera sindikatismo. Efektive ne eblas kompreni la raŭmisman fenomenon sen scio pri tio, kio estis maturiĝanta en Orienta Eŭropo (mi rediras: la plej grava areo en Esperantio, tiel en la epoko de Zamenhof kiel en la jaroj 1970aj), kaj sen scio pri kio sekvis Raŭmon: la simpozio en Varsovio (1984), la polaj eventoj (1985-1987), la konferenco de Segedo (1988), la forumoj kiuj preparos la Esperantan Civiton. Kaj paralele la ruino de la UEA-sistemo en orienta Eŭropo, koincide kun la socia mutacio post la fino de la du blokoj, kaj kun la dissolviĝo de Jugoslavio kaj de la nealiancismo. La raŭmismo indikis novan strategion ekde la 1980aj, taŭgan por la 1990aj kaj postaj kun preskaŭ profeta pravo. Ĝin haltigis nek la plumpa kalumnio de tiuj, kiuj asertis ke la raŭmistoj ne volas disvastigi esperanton (sufiĉus legi la Manifeston por vidi ke tiu aserto estas falsa), nek la kunigitaj interesoj de tiuj kiuj bezonis, finance aŭ morale (jam finance pli ol morale), defendi personajn poziciojn en la malnova Esperantio. La sukcesoj, kiel la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo en 1993, kaj la akcepto pri la funkcio de identigilo, garantias la bonan direkton de la raŭma vojo. Luiz Carlos Franco tre oportune kontribuos al la historia analizo, se li apudigos
Mi ĉiukaze dankas lin pro la atento kaj regratulas pro la ĝisnuna esplorado. —
Giorgio Silfer |