Logo

Ĉu Esperanto estas Ilo de Solidara Tutmondiĝo?

Paulo Nascentes - Vic-Prezidanto de BEL

“Saluton, geamikoj! Olá, amigos e amigas!

“Nia hodiaŭa programo de União Planetária de la serio “Esperanto ilo de solidara tutmondiĝo” temas pri la Mondpaca Konstruado. Ni havas la plezuron kaj la honoron akcepti ĉi tie en nia studio S-ron aŭ S-rinon Tiulon, kiu parolos pri...”

.

Tiamaniere, União Planetária malfermas la televidprogramojn de la menciita serio. Kelke da niaj intervjuintoj tutcerte estas hodiaŭ ĉi tie. Al ĉiŭj ili, almenaŭ du demandojn ni faris: a) Kiu estas la rolo de E-o kadre de la Mondpaca Konstruado?; b) Ĉu Esperanto estas aŭ estus ilo de solidara tutmondiĝo? Tiun lastan demandon ni pripensu nun kune. Jen la invito al vi!

Por bone kompreni kaj komprenigi la temon, verŝajne ni devos zorgeme ĉiuflanke pripensi, ekzameni kaj diskuti la signifon de ĉiu vorto de tiu titolo. La temo transiras la lingvon problemon kaj trafas la tielnomatan internan ideon, la homarfratecan filozofion elpensitan de Zamenhof. Fakte, praktika frateco ja nomiĝas solidareco.

Ĉu Esperanto estas Ilo de Solidara Tutmondiĝo?

Oni nepre pripensu kelkajn rilatajn aspektojn:

  1. Kion oni signifas per la vorto “tutmondiĝo”?
  2. Kia “tutmondiĝo” ekzistas kaj kian oni volas?
  3. Ĉu iel kongruas la vortoj “solidara” kaj “tutmondiĝo”?
  4. Ĉu ia specifa nacilingvo povas taŭgi kiel internacia lingvo kaj samtempe favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj?
  5. Ĉu E-o reprezentas novan interkompreniĝan paradigmon kadre de la tielnomata solidara tutmondiĝo? Kial?

Jen nia flugplano. Ni komencu do!

Unue ni klarece emfazu, ke ni ne celas plue priparoli la unuajn kvar demandojn, ĉar oni jam multege ĝin esploris kaj pritraktis. Do nia diskutkerno estos ĉefe la kvina: Ĉu E-o reprezentas novan interkompreniĝan paradigmon kadre de la tielnomata solidara tutmondiĝo? Kial?

Alivorte, ĉu la hodiaŭa homa sinteno montriĝas malpli fragmentema? Ĉu estas favora ondo rilate al nova pensmaniero, al nova pli holistika paradigmo?

Oni nepre pripensu iomete do kelkajn rilatajn aspektojn:

1. Kion signifas la vorto "tutmondiĝo"?

Laŭ PIV, Plena Ilustrita Vortaro (2005), la adjektivo tutmonda estas “koncernanta la tutan mondon.” Kaj la ĉefa zamenhofa ekzemplo estas: “ĉia ŝanĝado neebligus la plej gravan celon de nia lingvo - la tutmondiĝadon.”

Zamenhof mem ja zorgeme pensis pri ia tutmondiĝado, kaj antaŭvidis la gravecon ne ŝanĝi nian lingvon. La Fundamenton de Esperanto oni protektu! Tio gravas por ke ĝi fakte solvu la problemojn en la nuna internacia lingva ordo. Ĉiuj devas konscii pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la nuna internacia lingva ordo, de tiu komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj por atingi tamen malperfektan lingvoscion. Per niaj personaj spertoj ni devas sciigi ĉiujn, ke “Esperanto estas vera vivanta lingvo kun parolkomunumo kiu ampleksas la tutan mondon, lingvokomunumo en kiu ĉiu ano povas senti sin plenrajta membro. Jam tio estas revelacio por la plej multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto necesas ke la esperantistoj mem pli profunde konu la fenomenon Esperanto, kaj sekve pli kuraĝe argumentu kontraŭ eraraj prezentoj”.

2. Kia "tutmondiĝo" ekzistas kaj kian oni volas?

Ĉu oni vere povas diri, ke la nuna tutmondiĝo estas... solidara? Ĉu el la socia vidpunkto oni vidas homan fratecon, egalrajtecon kaj justecon? La respondo tutcerte jam alvenis viajn korojn, gekaraj. Aŭskultu bonvole iliajn silentvortojn!

3. Ĉu iel kongruas la vortoj "solidara" kaj "tutmondiĝo"?

Tiurilate, bonvolu spekti la filmon de la intervjuo kun nia samideano, S-ro Aldo Grassini, tiama prezidanto de la Itala Esperanto Ligo. S-ro Grassini emocie tuŝas la temon kaj parolas pri sia sperto.

Paulo: Kiun rilaton vi identigas inter Esperanto kaj la tutmondiĝo, kaj la monda paco?

Grassini: Do, la interrilato inter Esperanto kaj la tumondiĝo fontas el la naskiĝo mem de Esperanto kaj de la esperantista ideo, ĉar Esperanto naskiĝis en 1887, kiel internacia, interpopola, do tutmonda komunikilo.

Do, ĝi fakte anticipis tutmondiĝon, unu jarcenton antaŭe. Kaj nun la problemo eksplodas, ĉar fakte la mondo nun fariĝis, oni diras, globala vilaĝo kaj estas nepre necesa unu komunikilo. Sed, se tutmondiĝo ne estus solidara, ĝi certe estus perforta. Fakte ni ne povas pensi, ke tutmondiĝo estas malbona fenomeno, aŭ ke ni povos bremsi aŭ haltigi ĝin. Tio estus stultaĵo. Tutmondiĝo estas fenomeno de nia tempo. Estas tre grava fenomeno. Kaj ĝi povas enhavi fruktojn tre bonajn por la homaro, sed oni devas igi la aferon tiamaniere ke ne estu la pli forta, la pli riĉa, la pli potenca instanco kondiĉiigi ĝin. Do, aŭ ĝi estos solidara aŭ ĝi fine signifos la forigon de la justeco kaj de la egalrajteco. Esperanto, laŭ mia opinio, naskiĝis kiel egalrajtiga rimedo por doni al ĉiuj homoj la samajn eblecojn, la samajn rajtojn koncerne la eblecon esprimi sin, siajn kulturojn, kaj tiel plu. Do, laŭ mia opinio, ĝi estas sendube rimedo por faciligi solidaran tutmondiĝon. Kaj ni esperas, ke niaj klopodoj finfine ricevos iun rezulton.

Paulo: Alia demando. Ĉu viaopinie Esperanto fakte kontribuas por la prezervado de la minoritataj kulturoj, minoritataj lingvoj... Kiel vi...?

Grassini: Estas unu el ĝiaj ĉefaj celoj. Do ni scias ke Zamenhof, la elpensinto de Esperanto, vivis en iu medio en kiu kune vivis, sed kun grandaj malfacilaĵoj, kvar etnaj grupoj kaj ili ofte interbatalis kaj ofte okazis eĉ sangaj eventoj kaj kiam li estis ja tre juna knabo, eĉ infano, li pensis ke tio okazas pro tio ke ili ne komprenas unu la alian. La ideo pri Esperanto naskiĝis en lia cerbo ĝuste pro tio. Kompreneble ni ne estas tiel naivaj kaj ni ne pensas ke nur per simpla uzado de komuna lingvo ni forigos la militojn. Sed certe ni povas konstati ke ofte la popoloj ne volas militi kaj estas iel devigataj de aliaj eventoj, de aliaj fortoj, de aliaj aŭtoritatoj. Esperanto povos esti unue rimedo por rekte komuniki inter si. Nun, per la reto, oni povas facile kontakti homojn tra la tuta mondo kaj oni povas do rekte pensi kiel peti, demandi kiel ili pensas pri la diversaj aferoj, kaj due Esperanto estas kultura fenomeno, kaj ĝi enhavas iun esencan forton kaj substancon. Ni nomas ĝin... Zamenhof nomis ĝin “la interna ideo”. Per tio ni povas iel ankaŭ skuii la konsciencojn de la homoj. Kompreneble Esperanto nun ankoraŭ estas malgranda realaĵo, sed se ĝi kreskos, se ĝi fariĝos granda realaĵo, kiel ni kompreneble esperas, ĝi certe kontribuos al la paco, ĉar mi opinias, ke la problemo pri paco estas unue kultura afero. Se la popoloj ne volas militon, neniu ŝtatestro povos treni ĝin al milito, sed por ke la popolo, kiu esence ne estas militema, por ke ili ne volu militon estas necese ke ili estu plene konsciaj pri tio, kio signifas militon kaj pri la kaŭzoj, kiuj ofte estas elpensitaj por igi la finon de la paco.

4. Ĉu ia specifa nacilingvo povas taŭgi kiel internacia lingvo kaj samtempe favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj?

Emfaze ne! Tute ne! Tiun ĉi vojon la homaro jam daŭre provis. Sed ĝi fiaskis kaj fiaskegas. Historie, superpotencemaj etnaj lingvoj helpis pereigi el la Planedo milojn da lingvoj kaj dialektoj - ĉeftrajtoj de sennombraj kulturoj de multaj popoloj. Ĉu oni devas insisti pri tiom altrudiĝema vivmaniero? Al tiu maniero Piron (2002) nomas ĝangalan sistemon. Ni pensu pli konkrete. Vi imagu, ekzemple, tiun situacion: simpatia japanulo ĉeestas inter ni, kiel nialanda vizitanto. Supozu, ke tiu homo bezonas lui domon en nia urbo. Kia malfacilaĵo, ĉu? Mi konas kaj travivis similan situacion. Tamen, feliĉe, tiu japano estas esperantista, kaj niaurba esperanto-komunumo amikiĝis kun li, kaj lin multe helpis. Sen la helpo de Esperanto, tamen, kiam ni ne regas niajn respektivajn nacilingvojn, aŭ ni silentas, aŭ ni iom balbute klopodas paroli ies ajn fremdam idiomon, kiel dua lingvo. Ĝi estas tamen fremdalingvo por ni ambaŭ. Psikologie, tio okazigas miskomprenojn, malkontentemon, nedeziratan limigon. Ĉu la situacio povas ja favore ŝanĝiĝi? Ĉu ekzistus pli avantaĝa komunikmodelo ol tiu malnova kaj malkomforta sistemo? La elpensemo de la homaro jesas pri tiu, ekde kiam ĝi elpensis la plurajn planlingvojn. La elpensemo de Zamenhof vigle jesis, kiam li iniciatis Esperanton. Tia konstato gvidas nin al la venonta kaj plej grava demando por ni.

5. Ĉu E-o reprezentas novan interkompreniĝan paradigmon kadre de la tielnomata solidara tutmondiĝo? Kial?

Jen nia kerna punkto. Pli grave ol respondi tiun demandon, tamen, estas kompreni, kial Esperanto povas reprezenti novan paradigmon kadre de interkompreniĝo ene kaj inter la individuoj. Tion pli zorgeme ni studu.

La Eterna Filozofio kaj la ĉefaj Spiritaj Tradicioj memorigas nin, ke la Estaĵo estas unueca je sia esenco, dueca laŭ naturo kaj triopa en sia esprimo.

Malgraŭ tio, forigita de sia Kosma dimensio, dronita en la duonkonscio de tia stato nomata la “Fantazio de la Malkunigeco”, kiel povus la ordinaraj viroj kaj virinoj establi komunikiĝo kun aliulo, dum ŝi/li ofte eĉ ne sukcesas sin komuniki kun ĉiaj instancoj ene de si mem?! Ekzemple: Dum dormado, ni kontaktas niajn sonĝimagojn, kiuj enhavas nekonsciajn mesaĝojn. Tamen, tia lingvo ŝajnas al ni mistera. Tiu simbola lingvo ankoraŭ daŭras kiel defio por ĉiuj homoj kaj por la homaro mem.

Nia studo celas diskuti la defion de la interkomunikiĝo inter individuoj el malsamaj kulturoj, kiuj do sin verbesprimas per siaj respektivaj etnaj lingvoj. Kie kuŝas tiu defio? El kie origine devenas tiun malfacilecon interkomuniki unue ene de niaj pluridimensioj kaj sekve interindividue kaj intergrupe? La mito de Babelturo sciigas nin pri tiu homa arketipo. Nia labor-hipotezo estas, ke unue ekzistus, ene de la evolua vojo de ĉiuj homoj, certaj malfacilecoj kompreni la specifan lingvon de ĉiuj siaj internaj konsistigaj dimensioj. Tiuĉikaze, la manko de komprenemo rilate al aliaj homoj, sendepende de la lingvo kiujn ili ambaŭ parolas, kuŝus unue en tiu manko de komunikiĝo en la sfero de iliaj eblecoj mem, pli aŭ malpli granda, taŭge esprimi la Estulon, ĉar plejparte la homoj modernaj estas mense fragmentitaj. Sekve, tio pligraviĝus, kiam tiaj individuoj apartenas al malsamaj kulturoj kaj sin verbesprimas per malsamaj etnaj lingvoj.

Ni pensu la vivon, hipoteze, laŭ la unuecisma kosmovizio, kiel Konscio. Kaj la homojn ni pensu kiel “konscio enkorpigita”, provizore individualigita. Tiel, la Unueca Konscio sin manifestas kaj per la individualigita konscio de ĉiuj el ni kaj kaj per la kolektiva konscio de la homaro. Tiaj pensmanieroj akordiĝas kaj kun la esploroj de la Kvantumfiziko kaj kun la Transpersona Psikologio. Tiuj du nunaj studkampoj zorgeme studas la Konscion, la homan konscion kaj la Konscion pri la Tutaĵo, la Transpersona Konscio aŭ simple Kosmakonscio.

La Konscio, fakte, estas. Tamen, en la homasperto, ĝi manifestiĝas laŭ malsamaj niveloj, ekde la prapersonaj niveloj, trapasas la personaj kaj iras ĝis la transpersonaj niveloj. Tiun lastan kaj plej altan nivelon multaj verkistoj pritraktis, interalie, Ken Wilber (en sia libro Espektro de la Konscio), Pierre Weil, Fritjof Capra.

Aidda Pustilnik kaj Theda Basso (en la libro Enkorpigitante la Konscio) sinteze kaj skeme prezentas la spiralon de la konscia kreskado. La konscio kutime ne povas plene sin prezenti en ni, ĉar ni ne subtenas tiom forta potenco. Do la dia konscio kuŝas en ni kavazaŭ kaŝita. Ĝi similas al vivfajrero, vivsparko, kies Lumo brilas iom post iom laŭ nia povo evidentigi ĝin.

La bildo montras vertikalan centran akson kiu iras de la emerĝanta nekonscio ĝis la Konscio de la Tutaĵo, la Kvantuma Estulo. Ĉio estas Konscio, ekde la plej densaj fenomenoj de la fizika mondo ĝis la plej subtilaj fenomenoj. La Konscio estas la Lumo, malsame perceptebla laŭ la nivelo de onia perceptopovo.

En la persona nivelo, la Energio estas malpli densa ol en la prapersona nivelo. Ĝi aperas, en la persona nivelo, trimaniere (aŭ per tri subfazoj): menso de reguloj kaj roloj, menso refleksivo-formala kaj menso dialetik-integriĝanta.

En la Transpersona Nivelo, ĝi fariĝas ankoraŭ pli subtila, kaj sin malfermas al la Kvantuma Estulo, al la Supera Tutaĵo, pere de la (sub)niveloj psika, subtila kaj kaŭza.

Al nia celo gravas konsideri la Personan Nivelon kaj siajn subnivelojn, pro tio ke, plejparte, la homoj spertas nuntempe tiun nivelon. Malgraŭ tio ke la antaŭa fazo - la prapersona menso - ankoraŭ staras.

En la Persona Nivelo, la individuo konsciiĝas pri si mem, kaj pri la sociaj reguloj kaj roloj, kiuj li rolos. Oni lernas regulojn, ordemecon kaj disciplinon. Pro tio la alfabetumado ekzemple okazas tiame. En la specifa kampo de la lingvolernado, ekzemple, la individuo eklernas plejformale sian gepatran lingvon, plilernas ĝin. Tiam la intuicio havas grandan rolon. La lingva intuicio estas subtila sinteno, kiu montras la plej sekuran vojon tra la hipotezoj, kiujn la parolanto iom post iom konstruas, kaj kiujn lia socia medio konfirmas, aŭ neas. Sendube, la lingva intuicio rolas grave kiam oni bezonas lerni kaj nian nacilingvon kaj duan lingvon. Se la intuicio ne estas trompita de la lingvaj malregulecoj, de la granda kvanto da esceptoj, tiu sekureco pli facile helpas nin dum la lernado. Jen kio ja okazas kiam iu lernas Esperanton.

La Regno de la Intuicio: la vortfarado en Esperanto

Intuicio, laŭ PIV, signifas “scio senpere kvazaŭinstinkte akirita de la spirito sen bezono de rezonado aŭ pruvo”. Kaj ekzemplon ĝi donas: li per genia intuicio ekkaptis novan sciencan leĝon. Bone do: Kiel rolas la intuicio kadre de la homa sperto kun la lingvoj kaj iliaj lernado?

La nuna esploro farita de famaj lingvistoj indikas, ke la intuicio de la parolantaro de ĉiuj lingvoj, sendube, plenumas gravan rolon, ne nur dum la akirado de la unua lingvo, tiel nomata naskiĝlingvo aŭ, preferinde, etna lingvo, sed ankaŭ dum la lernado de iu ajn fremda lingvo, kiel dua lingvo. Pro tio, la pedagogio kaj de la etnaj kaj de la fremdaj lingvoj ekspluatas tiun fenomenon, nome kiam prezentas al gelernantoj, ekzemple, strukturitajn ekzercojn. Oni atendas, ke ili respondu laŭ la modelo. Kompreneble, tiaj modeloj supozigas, ke, iamaniere, la cellingvo estu regula. Iamezure, fakte, ĉiuj lingvoj enhavas iom da reguleco. Estas la sistemo mem de la lingvo. Tamen, pro la fakto mem ke Esperanto estas artefarita lingvo, oni povas tuj percepti ĝian skemisman konstruadon. Tiamaniere, la specifa pedagogio de Esperanto tre bone ekspluatas (aŭ devas ekspluati) tiun karakteron, tiel estas, la lingvan intuicion de la lernantoj. Alivorte, lerni Esperanton certe pli facilas ol lerni iun ajn etnan lingvon pro ĝia reguleco.

Por helpi la prezentadon de nia temo mi preparis etan citaĵaron. Tiaj cititaj aŭtoroj pensigos nin pri unu el la plej gravaj aspektoj de Esperanto, kiun mi frue rimarkis, kiam mi eklernis la internacian ligvon. Tiaj apartaĵoj de nia kara lingvo montras al ni, ke la genia verko de Zamenhof profitas la plej aktualajn malkovrojn de la moderna lingvoscienco. Ĝi rilatas al la intuici-uzado nepre farita de ĉiuj parolantoj. Portugallingve, infanoj saĝe konkludas: eu vendi, eu comi, do... eu fazi. Ili pravas, escepte de la fakto ke la verbo estas... neregula.

Tiel, oni ofte uzas la lingvintuicion kaj nacilingve kaj en lernindaj, lernendaj fremdaj lingvoj. Tamen oni preskaŭ preterlasas tiun fakton. Oni ofte ne ĝin perceptas, ĉar ĝi aŭtomate funkcias ĉefe - sed ne nur - kadre de la vortfarado-sistemo de Esperanto. Tiu sistemo estas himno al la homa libereco mem, kontraŭe al tio, kio ofte okazas ene de la etnaj lingvoj. En ili estas tiom da esceptoj, ke eksterlandanoj ne facile lernas tiujn lingvojn. Eĉ post kelkaj jaroj loĝante ĉi tie, nialande, la eksterlandanoj ofte eraras kaj la pluralon kaj la genron de substantivoj, ekzemple. Oni rimarku la ekzemplojn: “Este é o meu mulherrr”, “Aqui está minha marrido”, “Meu filhinha ter um namorrada simpático”. Aliflanke, kiam oni eklernas Esperanton, sufiĉas lerni nur unufoje la fleksiilon, la finaĵon -j aŭ la sufikson -ino, respektive. Kial? Ĉar Esperanto estas regula, (preskaŭ) senescepta lingvo. Do oni povas ĝin lerni pli rapide ol oni kutime lernas la francan, la anglan, la germanan, la italan. Bonvolu pripensi pri la subaj citaĵoj:

1. John Wells. En “La afiksoj de Esperanto” apud Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-Lando skribas: “La afiksa sistemo de Esperanto estas unu el la plej grandaj elpensaĵoj de Zamenhof. Per la afiksoj - deko da prefiksoj, trideko da sufiksoj oficialaj, plus eble kvardeko da teknikaj kaj aliaj neoficialaj sufiksoj - per tiu afiksaro Esperanto havas elstaran rimedon por strukturigi la vortprovizon kaj tiel simpligi al la lernanto ĝian ekposedon. La plej evidenta rezulto de la afiksa sistemo, skribas Waringhien, 'estas la absoluta simpleco kaj regulareco de la vortfarado, kio akre kontrastas kun la varieco kaj neregulareco de la derivado en la ĉefaj eŭropaj lingvoj'”.

Ni povas vidi, kiel facile la lernantoj de Esperanto povas tuj uzi novajn vortojn, kiujn ili apenaŭ eklernis. Tio okazas, ĉar “ili jam lernis la ĉefajn elementojn de la morfologio de la koncerna lingvo; ili bone posedas jam la afiksojn kaj la manieron uzi ilin”. (John Wells, samloke).

2. “Li lernas - ekzemple - unu novan vorton, la verbon manĝi. Li scias, ke ĝi konsistas el la radiko manĝ- kaj verba finaĵo. Tuj li povas produkti amason da aliaj vortoj, kies signifojn li eĉ ne devos lerni, pro iliaj logikaj interrilatoj. Li povas nomi la agon manĝi: ĝi estas manĝo. Tio, kion oni manĝas, estas memkompreneble manĝaĵo”. (Wells, samloke).

Sammaniere, li derivos la vortojn manĝado, manĝejo, manĝujo, manĝilaro, manĝebla, manĝinda aŭ eĉ manĝenda. Kaj ĉiu parolanto de Esperanto povas daŭrigi: manĝema, manĝeto, manĝeti, manĝegi, manĝaĉi. Li estos komprenata de la komencantoj mem, de ĉiuj esperantujanoj, kaj brazilanoj kaj eksterlandanoj.

Aliflanke, la lernanto de la angla lernas la verbon to eat (manĝi), kies preteritaj kaj participaj formoj estas neregulaj. Sed nun - instruas Wells - “li devas lerni ankaŭ la vorton por manĝo: a meal, kaj la vorton por manĝaĵo: food. Ili ne estas regulaj derivaĵoj kreitaj el la verbo to eat, sed havas formon tute arbitran. Sekve, ili devas lerni ilin aparte”.

Tiel oni povas kompreni, kial la lernado de tiaj lingvoj tiel malfacilas por eksterlandanoj, kaj terure ŝarĝas la memoron de la lernanto. Lerni Esperanton, kontraŭe, postulas relative malpli da tempo, ĉar oni efektive nur bezonas lerni bazajn radikojn kaj miksi ilin taŭge, laŭ la simplaj gramatikaj reguloj de Esperanto. Tiel rolas la afiksa sistemo de Esperanto. Fidebla kaj fidinda afero. (Pri vortfarado: valoras la penon ellerni, kion diras Miroslav Malovec http://mujweb.cz/kultura/malovec/gram.htm, kun aparta atento al n-ro 4.12- Substantivaj kunmetaĵoj!) Same funkcias la regula maniero indiki la enklasigon de la vortoj - la finaĵoj por verboj, substantivoj, adjektivoj kaj adverboj, respektive -i, -o, -a kaj -e. La uzanto de la internacia lingvo Esperanto senkonscie tuj scias, ke la eroj de la frazoj helpos la plenan komprenon kaj de la klaso, kaj de la signifo de la ĵus lernitaj kaj tuj uzeblaj vortoj. Pli kaj pli rapide pliboniĝas la vortporvizo de la gelernantaro de Esperanto. Oni ĝenerale povas tuj tranĉi la nekonatajn vortojn kaj sindemandi, kion signifas ĉiun el iliaj vorterojn.

Simila afero okazas tiam, kiam la esperantuzanto unuafoje aŭdas aŭ legas kunmetitajn vortojn. Li tuj klopodas dividi tiajn vortojn laŭ iliaj probablaj eroj. Lia intuicio ne trompis lin. Li kompreneble ĉiam trafos. Kion povus signifi la vorto, supozeble unuafoje aŭdata, vintredormi? La urso vintredormas. Ĉu vi konas la vorton vintro? Kaj la verbon dormi? Do, vi povas dedukti tion, kion signifas, en la portugala, la vorto vintredormi, ĉu ne? Oni eĉ povus trafe krei la eble ankoraŭ neuzatajn vortojn... vintredormejo, vintredormema.

Tiamaniere, oni povas demandi: kion signifas pacbatalantoj? Kaj matenkafo? Kaj... antaŭtagmezo? Kaj scivolema? Kaj scivolemulo? La ekzemplaro multobliĝas. La fama brazilana lingvisto, Profesoro Passini, tiel skribis:

3. “Vortfarado - [Zamenhof] serĉis kadre de la aglutinaj lingvoj la modelon por la ebleco disponigi al komunuzanto la manuzon de radikoj kaj afiksoj, en la tuja farado de novaj vortoj” (José Passini, 1993).

Same kiel okazas en la aglutinaj lingvoj, kiuj abundas ĉefe en Oriento, oni do povas elderivi vortojn eĉ el la afiksoj mem, el prepozicioj, el adverboj, el etaj eroj de vortoj. Ekzemple: Kiu ne konas viajn ecojn, kaj viajn emojn? Mi jam aŭdis kelkajn priajn vortojn. Li kapjesis. Ni laboru kune por la disvastigado de Esperanto. Oni vidu sube kelkajn ekzemplojn.

  • ek-: ekvidi - ekdormi - ekbrilo
  • mis-: misaŭdi - miskompreni
  • mal-: malamiko - malnova - malami
  • -ec: amikeco, beleco, boneco
  • -em: kredema, laborema
  • substantivo (-o): eco, emo, malo, eblo
  • adjektivo (-a): mala, misa, eka, eta
  • adverbo (-e): mise, male, are, ade
  • verbo (-i): ebligi, emi, arigi, etigi (Passini, 1993: 111).

.

Eble tiaj lingvistikaj aspektoj, kvankam ne nepre plene konscie sciitaj de multaj parolantoj de iu ajn lingvo, eksaltas kaj evidentegas kiam temas pri la lernado de nia internacia lingvo, pri kiu la ligvoscienco iam diros esti la plej taŭga por konsistigi la veran komunikilon por la tuta homaro. Pro tiaj menciitaj aspektoj kaj en la sociaj kaj psikologiaj kampoj, kaj surbaze de la studo de la spiritualismaj Tradicioj (per granda T). Ankaŭ el la lingvistika vidpunkto, ja videblas, ke Esperanto estas la plej taŭga, adekvata, indikita rimedo por funkcii ĉiunivele, mondskale, kiel ĉies internacia ilo de plej solidara tutmondiĝo. Ekde la tempo de Zamenhof ĝis nun la homaro bezonas lerni kaj vivi kaj sperti fratecon kaj justecon. Nuntempe, interindividua kaj interpopola solidareco, unuvorte, solidara tutmondiĝo signifas ĉefe lingvan egalrajtecon, lingvan diversecon, ligvan demokration, laŭ proponite de nia moderna versio de la ĉiama interna ideo, la konata Manifesto de Prago, kies lasta punkto rilatiĝas al la homa emancipiĝo. Esperanto ilas tiele la Homaron en sia nova fazo, sub nova kaj jam naskiĝanta paradigmo. Bonan kongreson al ĉiuj en la etoso de tiu belega urbo, Porto Alegre. Koran dankon!

Referencoj

  • GRASSINI, Aldo kaj Daniele Grassini. Esperanto kaj la konstruado de la monda paco. (Intervjuo). Brasília: União Planetária, 2004.
  • PASSINI, José. Bilingüismo: utopia ou antibabel. Juiz de Fora, MG: EDUFJF; Campinas: Pontes, 1993.
  • PILGER, Wouter F. Baza Esperanta Radikaro. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2001.
  • WELLS, John. La Afiksoj de Esperanto. In: Vojaĝo en Esperanto-lando: perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002.

Paulo Nascentes - Vic-Prezidanto de BEL.
40a Brazila Kongreso de Esperanto.
Prelego prezentita en la Malferma Kunsido
Brazilo. Julio 2005.

eo/palestras/cu_esperanto_estas_ilo_de_solidara_tutmondigo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/12/18 15:07 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]