|
|
Enhavtabelo
== Aplikado de Esperanto en Religioj kaj Filozofioj MOTIVIGO = TEORIO AŬ PRAKTIKO, KIU PLI GRAVAS? TEORIO: kiam oni ĉion scias, sed nenio funkcias. PRAKTIKO: kiam ĉio funkcias, sed neniu scias kial. Disvastigado de la I. L. Esperanto (E-o)Ĝenerale, oni inter-konsentas, ke ju pli oni aplik(ad)as Esperanton al la pluraj homaj aktivecoj, nome al industriaj, komercaj, turismaj, religiaj, filozofiaj, sciencaj, ekologiaj kaj artaj aferoj, des pli bone por ke oni atingu efikan disvastigadon kaj popularigon de E-o. Por tiaj praktikaj celoj, E-o estis lerte elpensita de Zamenhof, tiucele ĝi ekzistas kaj laŭ samideanara aprezo, ĝi bonege funkcias! Jen taŭga vojo al la t.n. “fina venko”! Do, nepre necesas ke oni ne nur informu pri E-o al la ekstera publiko kaj ĝin instruu plurnivele, sed ankaŭ ĝin apliku en la diversaj homaj fak-aktivecoj. Estigas tiumaniere (kvazaŭ) simbiozaj interrilatoj inter E-o kaj homaj fakoj kun ambaŭ-flankaj profitoj, ŝajne jam de multaj konstatitaj en praktiko antaŭlonge. Tutnature, ĉiu homa fako havas sian propran valoron kaj utilecon, do oni sugestas, ke al ĉiuj/ĉiaj ajn homaj fakoj estu aplikata E-o. Ekzemple, oni elektu ĉi-taske, pro kelkaj kialoj, direkti nian atenton al aplikado de E-o al la t.n. religiaj k. filozofiaj aferoj. Bonŝance, kiel de multaj sciate, nuntempe pluraj religioj kaj filozofioj jam fakte aplikadas E-on kiel disvastigilo de siaj respektivaj teorioj/instruoj/interpretoj. Jam ja oni E-igis La Sanktan Biblion, La Noblan Koranon, verkaron pri Spiritismo, verkaĵojn pri Kosmologio, pri Logozofio, pri la Kredo Bahaa, pri Kozakruco, pri Oomoto, pri Mormonoj. Aldone, oni scias ke nuntempe ekeblas aplikado de E-o en la sino de la Katolika Eklezio kiel efiko de ĵusa verkaĵo titolita p.l. “Esperanto, o novo Latim da Igreja e do Ecumenismo” de Ulrich Matthias (el Germanio). Ankaŭ Legio de Bona Vola (LBV) agadas E-e por unuigo de ĉiuj religioj. Ĉar tro vastas tiaj aferoj, oni proponas ilin ekzameni laŭ ĝiaj ĝeneralaj aspektoj, nome ĝiaj teoriaj principoj kaj distingiloj, cele al pli/ec plej bona aprezo de ĝiaj valoroj/utilecoj laŭmezure de ĝiaj praktikaj rezultoj. Ne estas nia celo/intenco ĉi tie ofendi/defendi tian au kian ajn religion au filozofion, ĉar E-o-movado, oni/ĉiuj scias ke estas neŭtrala movado, do oni ne prozelitismu en E-a medio, ĉu ne? Kaj, por bone aprezi tiajn aplikadojn de E-o, oni simple ekzamenu: - Kial ni elektis religiajn/filozofiajn aferojn? - Kiel religioj kaj filozofioj respektive identiĝas? Afero-elektoKiel oni/ni ĉiuj sufiĉege scias per televida novaĵaro kaj gazetaro, la aferoj pri la homa vivado/kunvivado NE BONE marŝas nuntempe en la tuta mondo! Tro da militoj en pluraj landoj (eĉ en Brazilo), koruptado, malriceco, malsanoj kaj katastrofoj. La planedo grave supervarmiĝas kaj por tion alfronti la ekologiistoj lerte kaj senlace laboras. Ja senutilas, tute vanas tion nei! Tial, celante solvi tiajn viv-situaciojn por ĉiuj ĝenerale, revante pri ankoraŭ neatinglebla kaj malfacila paco, la personoj emas amase serĉi/alproksimiĝi al la t.n. religioj aŭ filozofioj, krom ankaŭ al sciencaĵoj. Tutnature, ni ĉiuj ege soifas por saĝeco! Ni ĉiuj ege scivolas pri taŭgaj solvoj por la misteroj kaj doloroj nin atingantaj, mallongvorte, solvoj por la problemoj de la vivo! (Kiel diras Dario, la futbalisto: “Al ĉiu problemaro, korespondas iu solvaro.” - p.l.: “A cada problemática, corresponde uma solucionática.”) Ĉiuepoke kaj ĉiuloke (ek)aperis/adas diversgradaj religiuloj kaj filozofoj, kiuj saĝe kaj kuraĝe kontribuis/ade kontribuas, ĉiu siamaniere, se ne por solvi, almenaŭ por mildigi la defiantajn malfacilaĵojn de l'vivo. La Religioj kaj Filozofioj de ili iniciataj, ŝajnas al ni, ke valoras la penon ilin eklerni kaj plej eble ilin iom (aŭ el-) scii, cele al nia propra konveneco. Identigiloj de Religioj kaj FilozofiojReligioj kaj Filozofioj verŝajne tutmalsamas. Laŭhistorie, jen homaj aktivecoj kiuj devenas el malsamaj, eĉ kontraŭaj sintenoj de eble pratempaj homaj grupoj antaŭ la misteroj kaj doloraĵoj de l'vivo, nome: – Kelkaj ekimagis ekzistadon de nevideblaj potencoj/uloj, la t.n. “dioj”, efikaj kaŭzantoj de la naturaj fenomenoj: fulmoj, tondroj, pluvegoj, tertremoj, martremoj (“cuname”), vulkanaj fajraĵoj, ktp... Do, kvietigi la koleron de l' dioj kaj ilin kontentigi iĝis nepre necese, el kio estiĝis la t.n. “latrioj” (= adoroj) kaj ĝiaj anoj, la “latrianoj” (= adorantoj), nuntempe konataj kiel “religioj”/“religiuloj”, karakterizitaj per ĝia/ilia dogma menseco (eklezioj). Laŭ lingva aspekto, rimarkindas ke, dum la antikveco (A.K-a epoko), la latina vorto “religio” ne ekzistis laŭ la nuntempa senso, t.e., adorado al dio/dioj. Nur post jaro ~330 P.K. ĝi ekprenis tian signifon, do ekde la oficialigo de Kristanismo sub regado de Konstantino en la Roma Imperio. Adorado je Dio estas do moderna signifo de la vorto “religio”. A.K-e ezistis nur la “latrioj”. Paroli pri “religio/j” dum A.K-a epoko estas gramatika anakronismo, t.e., vorto ekster sia tempo.
– Aliaj emis al serĉado de “sofio” (= sago, scio). Tial, ili ekis “filozofii” kaj iĝis konataj kiel “filozofoj”, tiuj kiuj rezone serĉas la veron en la naturaj fenomenoj, oni enfazu simple per intelekta/rezona agado. Ĝustatempe, oni mallonge memoru pri filozofiaĵo de Buda, kiu instruis 500 j. A.K-e jene: ”(Vi) Kredu nenion, nur ĝi estas skribita en sanktaj libroj. Kredu nenion, nur ĝi estis dirita de saĝulo.
Kredu nur, kiam la skribita doktrino aŭ diraĵo konformas al via propra rezonado kaj konscio”. Kelkaj KonstatojInter-rilatoj:Konstateblas ke, pro simileco de sinteno, la nuntempa sciencaro klare devenas el la aktivecoj de la unuaj filozofoj. Do normale, filozofioj estigas sciencojn. Ekz-e, la nuntempa “Fiziko” estis iam nomata “Natura Filozofio”. Tamen kurioze, se temas pri Spiritismo, oni scias ke la kontraŭo okazis, t.e. spirita scienco unue aperis kaj poste gi fariĝis je “spiritualista filozofio” (laŭ “La Libro de la Spiritoj”, de Allan Kardec). Pri materiismo:Laŭ kiu la nura realaĵo estas/us la “materio”. Nuntempe, post la atingoj de Fiziko, “materiismo” aliiĝas je “energiismo”. Pri identiĝo de Spiritualismo:Oni rimarku, ke Rozakruco kaj Kosmologio rifuzas nomiĝi ia “religio”. Ili publike sin memprezentas kiel estante ĉiu siamaniere ia “spirita scienco”. Pri dogmatismo:Kiel sciate, “dogmoj” estas ekleziaj nediskuteblaj “veraĵoj”, do neŝangeblaj. Tamen, oni rezonadu: Se “politeismo” malrapide aliiĝis je “monoteismo”, konstateblas ke ankaŭ latrioj/religioj emas al evoluado, des pli bone! Pri identiĝo de Spiritismo:Oni diras ofte en Brazilo ke “Spiritismo estas/us ia religio”. Tamen, ĉar “religioj” kaj “filozofioj” ŝajnas nekongruaj, ni/oni proponas/u ke Spiritismo identiĝu kiel “filozofio”, same kiel volis ĝia iniciatinto Allan Kardec mem. Religioj kaj Spiritismo estas simple branĉoj de la t.n. pli ampleksa fako “SPIRITUALISMO”. Permesu analogiojn:Aserti ke “Spiritismo estas religio” similas aserti ke, ĉar kato kaj hundo estas ambaŭ bestoj, “kato egalas je hundo”. Do, la brazila Spiritismo-movado serĉas “katon” kiu bojas kaj “hundon” kiu miaŭas!. Simile, pomo kaj piro kvankam fruktoj, ili malsamas unu la alian, ktp ... Pri Inri Cristo:De antaŭ kelka tempo, oni vidas per televido personon kiu nomiĝas Inri Cristo, kiu sin prezentas kiel Jesuo Kristo revenanta. Li estas barba kaj vestiĝas per ruga mantelo sur blanka robo, kvazaŭ je orientpopola maniero. Sur lia kapo kuŝas duondornita krono, kiel ekstera signo de lia reĝeca rango. Liaj filozofiaĵoj/instruoj disponeblas pere de la tutmonda komputila reto, nome: http://www.inricristo.org.br (p.l.) Li publike ekaperis en 1982 (februaro 28-an) en Belém do Pará, kiam li realigis la t.n.-n “Liberigan Agon” kaj fondis SOUST-n (p.l. Suprema Ordem Universal da Santíssima Trindade). Nune, li loĝas en Braziljo/DF. Demandite ĉu li estas/us frenezulo, li respondis: – “Jes, mi estas frenezulo, mi frenezas pro amo al Homaro”! Ni (el VR E-Klubo) lin invitis por E-igi liajn filozofiaĵojn. Inri Cristo interkonsentis kun ni, do jen ni gajnas unu plian E-Samideanon!
Dankon al ĉiuj! Bibliografio
—
Vicente P. Werneck <gramatikisto |