Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22509 vizitantoj.

KKE » Esperanta Muzikaro » Simbiozo

KD: Simbiozo

Simbiozo

Muziko ĉarmas nin per ritmagordoj
kaj nian senton skuas per mistero:
ni palpe paŝas tra sonantaj pordoj
de revo, fantazio kaj kimero...

Parolo estas preĝoj, kisoj, mordoj:
jen batalilo en persvadkampanjo,
jen dia blovo de poetaj kordoj,
sublimo sur infanaj lipoj: panjo!

La kanto estas la kunigaj bordoj
de vortosenco kaj de sonkristalo:
brakumo de du infinitaj fortoj,
simbiozo de revemo kaj fatalo...

Fonto: KD Simbiozo
Muziko: Flávio Fonseca. Teksto: Geraldo Mattos.
Elektra gitaro: Marcelo Lafetá.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 3557 KBajtoj

[Reveni]