Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
5398 vizitantoj.

KKE » Esperanta Muzikaro » Masko

grupo_kajto_01a.jpg (21K)

Masko

Post matena ellitiĝo ĉiam jena sama ago:
La pretigo por prestiĝo, la preparo por la tago.
Decas bele sin ja vesti, ŝminki, kombi, kaj parfumi,
Ĉar nur plaĉaspekte esti, nomas ni ja kulturumi

Je vespero post laboro regas min jena problemo:
Kiel plaĉi kun humoro, afableco, sindeteno?
En konformo kun socio estu miaj agoj nur.
Ĉar per tio - dank' al Dio! - vivas nia grandkultur'.

Ho! Imagu katastrofon kiun foje mi travivis:
Preterpasis la spegulon - vizaĝfaldoj ekskluzivis.
Naŭza, aĉa kromfiasko: figrimaco de pajaco.
Ĝis min kaptis la sagaco: forgesita estis masko.

 

Fonto: KD Masko. Muzikistaro: Kajto.
Teksto: Sabine Trenner. Muziko: Nanne Kalma.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 3764 KBajtoj

[Reveni]