Logo

Denove ĉe l' Sino de l' Hejmo

Ĉe l' sin'
de l' hejmo mi estas denove,
Portante valizon kun multa saŭdado,
Volante
Rideton teneran, ĉirkaŭpremon,
Al via kares' la dormemon
Konfidi post fora restado. 

En viajn brakojn reveni tre bonas,
Vin kisi en dolĉa sublima ekstaz',
Ĉar vi, la stelo plej ĉarma kaj bela,
Kun via rigard' sorĉe hela,
por mi estas fonto de pac'.
Fojfoje foresti de vi tre doloras,
Ŝajnante ke kora malplen' vundas min,
La horo tre ĝoja de la reven'
Similas por mi al repren'
De l' plena feliĉo sen fin' 

Klarigoj

La kvina verso de la unua strofo en la portugala teksto estas kantata de la ĉefaj interpretistoj de tiu kanzono (Elba Ramalho, Dominguinhos kaj Nando Cordel) senkonsidere al la sinerezo inter la vortoj “sincero” kaj “um”. Pro tio mia traduko en Esperanton en la kvara kaj kvina versoj, konsiderante ankaŭ la sinerezon inter “Querendo” kaj “um” de la sekvanta verso: Volante/Rideton teneran, ĉirkaŭpremon.

Intervjuite en la televido, rilate al tiu kanzono, Nando Cordel diris ke li elpensis la poezian tekston inspirita de la dolĉa avideco esti en la sino de l' hejmo (la tiel nomata portugallingva “aconchego”) post kelktagaj foraj restadoj por kanti en aliaj urboj. Pro tio, mia traduko en la lasta verso de la unua strofo: “Konfidi post fora restado”.

Komponistoj: Nando Cordel kaj Dominguinhos.
Esperantigis: Ivo Magalhães.

eo/musicas/volta_ao_aconchego.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/28 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]