Logo

Vojaĝo

Ho, malĝojo, min pardonu,
Jam la sun' aŭroris. (1)
Venis min viziti mia poezio
por min korinviti al forvojaĝad'.
Iru ni kunvojaĝante en la milda sino
de l' freŝa venteto, kiu venas lante
antaŭ longa tempo el la fora mar'.
Iru ni ĉi-sunleviĝe al l' aŭrora stelo,
kiu ŝajne solas vagante sen celo,
sed infanpetolas kaŝludante ja.
Side en la nubo klara, faru vi kanzonon,
poezio kara,
kune ni dissendu,
dolĉajn melodiojn meze de l' stelar'.

Kiom da birdetoj blankaj,
vidu poezio,
dancas nian valson
en ĉielo blua
de l' tago brodita per la sunradi'.
Ho, min helpu poezio,
mi rikoltos florojn, adiantojn belajn,
en la verdaj kampoj, de vi alnomataj
la Ĝanden' de Di'.

Sed, ni promenadu pace,
mia poezio,
ĉe klarego luna, en la gvida stelo,
dum la nokto-sino revenados ni,
aŭ laŭeble kunrajdante
sur ĉeval' alzana, nokte galopanta,
nomata Lumego,
lumego venanta
el la lunradi'

Viagem (portugale)

Ó, tristeza me desculpe,
estou de malas prontas. (1)
Hoje a poesia veio ao meu encontro,
já raiou o dia, vamos viajar.
Vamos indo de carona na garupa leve
do vento macio, que vem caminhando
desde muito tempo lá do fim do mar.
Vamos visitar a estrela da manhã raiada,
que pensei perdida pela madrugada,
mas que vai escondida querendo brincar.
Senta nessa nuvem clara, minha poesia,
anda, se prepara,
traz uma cantiga,
vamos espalhando música no ar.

Olha quantas aves brancas,
minha poesia,
dançam nossa valsa
pelo céu que o dia
fez todo bordado de ráio de sol.
Ó poesia, me ajuda,
vou colher avencas, lírios, rosas, dálias,
pelos campos verdes, que você batiza
de Jardins do Céu.

Mas, pode ficar tranquila,
minha poesia,
pois nós voltaremos numa estrela guia,
num clarão de lua, quando serenar,
ou, talvez, até quem sabe,
nós só voltaremos num cavalo báio,
no alazão da noite,
cujo nome é raio,
raio de luar.

Komponistoj: Paulo Cesar Pinheiro kaj João de Aquino.
Esperantigis: Ivo Magalhães.

Klarigoj

(1) Ĉi tiu dua verso de la unua strofo estas kantata kvinsilabe ('Stou de malas prontas”). Pro tio la kvinsilaba verso en la esperanta traduko.

eo/musicas/vojago.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/29 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]