|
|
Tri VirinojLa beleco de Maria rapide konkeris min: proporcia kaj gracia kiel rusa dancistin'. Maria, bela Maria vi apartenas al mia kor'. Viaj vangoj estas ruĝaj, karin', kun la ruĝo de aŭror'. Ĉarma estis Margareta. Ŝi ankaŭ konkeris min: eleganta kaj koketa, kun la ĉarmo de francin'. Koketa, vi, Margareta, en viaj lipoj estas miel'. Havas vi okulojn bluaj, karin', kun la bluo de ĉiel'. Tamen fine venis Rita en nokto de karnaval', kaj mi estis konkerita en la fino de la bal'. Vi, ritma kaj varma Rita, virin' naskita kun ĉarmoj mil, via haŭto estas bruna, karin', kiel noktoj de Brazil'. —
Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto. |