Logo

Stelo de Esperanto

Estas la stelo en la ĉiel'
de ĉiuj kontinentoj
Ĝia nomo estas Esperanto
Ĝin la homoj de la Tero havas
en siaj pensoj, en siaj koroj
La verda stelo, koloro de espero
Kaj en la Nordo kaj en la Sudo
La lumo tra l' fenestro de l' mondo

Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto
Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto

Ĝiaj vortoj ankaŭ estas niaj
Eŭropo, Ameriko, Azio, Afriko, Oceanio

La Tero volas aŭdi
Kaj kunvivi en komuna kontakto
En tiu bela ideo, AMO

Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto
Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto

Muziko kaj Teksto: Vera Jordan.

eo/musicas/stelo_de_esperanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/29 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]