|
|
SimbiozoMuziko ĉarmas nin per ritmagordoj kaj nian senton skuas per mistero: ni palpe paŝas tra sonantaj pordoj de revo, fantazio kaj kimero... Parolo estas preĝoj, kisoj, mordoj: jen batalilo en persvadkampanjo, jen dia blovo de poetaj kordoj, sublimo sur infanaj lipoj: panjo! La kanto estas la kunigaj bordoj de vortosenco kaj de sonkristalo: brakumo de du infinitaj fortoj, simbiozo de revemo kaj fatalo... —
Fonto: KD Simbiozo |