Logo

Serenado

Dolĉe kantas mia peto
Tra la nokt' al vi;
En trankvila arbareto,
Kara, venu vi!

Arbosuproj flustras kanton
Super la herbej',
Super la herbej',
La perfidan aŭskultanton,
Ĉarma, timu ne,
Ĉarma, timu ne,

Aŭdu najtingaltriladon,
Ho! Ĝi petas vin
Per belsona la plendado
Aŭdu ankaŭ lin!

Ili konas amsopiron
Scias pri dolor'
Scias pri dolor'
Tuŝas per arĝenta liro
Al la mola kor'
Al la mola kor'

Ke ĝi tuŝu vian koron
Kara aŭdu min!
Sentu mian amdoloron,
Feliĉigu min!
Feliĉigu min!
Feliĉigu min!

Fonto: KD Bahia de ĉiuj Sanktuloj kantas
Muzikistaro: Bahia Esperanto-Asocio
Aŭtoro: Schubert.
Esperantigis: Jan Ziermans.

eo/musicas/serenado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/29 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]