Logo

Printempo

En solo mia amo
Al ĝarden' sen flor' similas nun
Mi dezirus do renkonti ŝin por diri
Kian triston kaŭzas la saŭdado
Kaj mi amas tiel vere
Ke ŝi eble ankaŭ amos min
Sed okazas ke de mi pli for ŝi estas
Ol la stel' brilanta en vespero
Ho stelo
- Mi jen dirus -
Venu teren
Ekzistas amo"
Kaj nun printempo
Al la poezi'
Ebligu per reveno
Ke ne mortu ĝi

Komponistoj: Carlos Lira kaj Vinícius de Moraes.
Esperantigis: Jair Salles.

eo/musicas/primavera.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/29 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]