Logo

Estu Paco

Mi petegas al vi,
Mastroj de l' tuta homaro,
Ke en tero kaj maro
Estu paco!
Kaj ne plu estu hezito!
Ne plu estu milito!
Estu paco tra l' tuta
tersurfaco!

La homoj fariĝos fratoj,
kaj la soldatoj,
por monda bon',
forĵetante la fusilojn,
forĝos plugilojn
el la kanon'!

Fonto: Libro Kantu kaj Lernu.
Aŭtoro: Sylla Chaves.

eo/musicas/prece_pela_paz.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/24 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]