|
|
Pli ol Mil StelojUnu, du, tri steloj oraj... Suda Kruco havas kvin... El la vastaj spacoj foraj milion' rigardas nin. Kiel ŝafojn de l' ĉielo, paŝtas ilin plena lun'. Gaje brilas ĉiu stelo ĝis alveno de la sun'. Pace promenadas ili... Pli ol dek, aŭ cent, aŭ mil ĉiunokte venas brili en ĉielo de Brazil'. —
Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto. |