|
|
Ole' Ola'Ne ploru, amikin'... Laŭ ĉi gitar' el pin' Vi kantos nun kun mi. Feliĉ' en sia gaj' Nin eble vidos kaj Se al ĝi plaĉos sambo Restos ĝi ĉe ni ... Preĝeja sonoril' Kun ĝoj' tuj Disanoncu, ke l' Vespero infanas, Knabetas la sambo, Kaj de troa maljun' Dolor' mortos nun ... Ole', ole', ole', ola' Jen sambo por ĉiuj ... Se vi ŝatas ĝin, Eniru la rondon Kaj dancu kun ĉarmo Sed zorgu, ke larmo Ne falu ĉe l' fin'... Ne ploru amikin'... Mi nun konsilas vin Kaj plene pravas mi. Bonvolu min pardoni Sed en ver' kanzoni Ĝojon povas doni En ĉi viv' al ni... Sonoru nun kun fort' Gitar' kaj Vekiĝu fratar'... Ne parolu pri viv'. Ne parolu pri mort'. Ne lasu ŝin plori En sia amar'... Ole', ole', ole', ola' Jen sambo por ĉiuj Se vi ŝatas ĝin, Eniru la rondon Kaj dancu kun ĉarmo Sed zorgu, ke larmo Ne falu ĉe l' fin'... Ne ploru amikin'... Ĉar sentas la anim' Ke l' sambo venos nun; Kaj tiel rava estos, Ke la temp' mem restos Ĝin aŭdante longe En kor-amindum'... Ho! lun' atendu pli, Por ke nun La samb' alvenu ĉe nin. La son' de l' gitar' Jam malfortas en ĝi. Sed al la voĉ' en mi Ne venos nun fin' Ole', ole', ole', ola' Jen pleno de sambo... Sed sambas neniu Ne taŭgas la hor'. Ne kantas plu iu. Ĉar antaŭ ol sambo Alvenis la sun'. Atentas neniu Sur voj' al labor' Do al vi, amikino Nun venu la plor'... —
Komponistoj: Chico Buarque de Holanda. |