|
|
Nokte ĉe l' MaroSole kaj ĉagrene, kun mia malĝoj', iras mi promene laŭ la sabla voj', kaj, en la trankvilo de la nokta hor' glitas luna brilo sur la mara for'. Ridas kvin anĝeloj en Suda Stelar' dum aliaj steloj falas al la mar', kaj, el la silento de l' ĉiel' sen fin', kompatema vento venas kisi min. Malgraŭ la bonvolo de l' tuta ĉiel', restas mia solo plena de malhel', ĉar en mia koro sangas granda tru' kun la rememoro, ke ni estis du.
|