Logo

Ni Dancu en la Rondo

Ni dancu en la rondo,
En la rondo dancu ni.
Duongiron ni tuj faru,
Giron kaj duonon pli.

De l' ringo donacita
Vitra gemo rompis sin.
Kaj la amo ricevita
Tre malforte tuŝas min.

Kaj nun vi, (Doriane),
Jen alvenas via hor'
En la rondo kantu ion,
Adiaŭu, iru for.

Paŝante sur la monto
Estas bovo kaj bovino.
Se vi volas mian kison,
Petu tuj al la avino.

Fonto: KD Ni Dancu en la Rondo.
Tradukis: Jorge Teles.
Kantas: Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri.
MP3-Dosiero: 2118 kB

eo/musicas/ni_dancu_en_la_rondo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/21 23:51 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]