Logo

Naiva Lupo

Malbona lup' eliris por
Formanĝi iun en vesper'
Kun poŝo sen moner'
Li provis kaj
Finiĝis tuj la gaj'
En banvesto junulin'
La aŭton aŭdis tamen ŝin
Ne trompis la insisto
De l' lupo eĉ en tristo
Ĉar nia junulin'
Ne forgesis de l' avin'
Konsilojn pri la lupoj -
Ili povus manĝi ŝin

Lupo kantas petas
Promesas ĉion kun tro-am'
Kaj diras ke kiel lupo
Li ne rezistas al kostum' de ban'
La knabino vidis do
Ke l' lupo jam ŝin amas tro
Do lupoj ofensivaj
En ver' jen la naivaj
Kaj mi nur diru pli
Ke ŝi ligis per katen'
La lupon kiu ne
Plu povas pensi pri manĝem'
... Naivulo ...

Teksto: Carlos Lyra e Ronaldo Bôscoli.
Esperantigis: Jair Salles.

eo/musicas/lobo_bobo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/29 06:56 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]