Logo

Literoj kun Ĉapelo

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĉ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas C.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas G.

La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĵ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas J.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ŝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas S.

La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.

Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves.
Kantistoj: Joel de Castro.

eo/musicas/literoj_kun_capelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/01/20 08:46 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]