Logo

Kial, Sinjoroj?

Kial, Sinjoroj?
Karaj ŝtatestroj, kiuj regadas super la mondo,
kial vi lasas, ke laŭte sonu kantoj militaj?
Kial aŭdigas en la distanco, kvazaŭ respondo,
tondro kanona apud infanoj ĵus orfigitaj? 

Kial, sinjoroj, tia volupto kaj egoismo,
kvazaŭ la vivo daŭrus por homoj tri horojn nur?
Kial, sinjoroj, vi nun atakas, en paroksismo,
boskojn, riverojn, kaj eĉ la stelojn de la lazur'? 

Mi dezirus, ke l' vivo
estu himno pri am'!
Ke en voĉ' de infano
frue sonu ĝi jam!
Ke la homoj sin amu
tra la mondo sen bar'
kaj la leĝoj prokamu:
"estas frata homar' "! 

Kial, sinjoroj, tiom da fumo kaj da cemento?
Kial vi ĵetas vin tra la kosmo kun ambici'?
Kial, sinjoroj, tiom da mono kaj da lamento?
Kial, sinjoroj, kun kor-malmolo silentas vi?


— Fonto: 100 Jaroj da Kantado en Esperanto.
Verkis kaj kompilis: Sylla Chaves.
3MP3-Dosiero: 3738 KBajtoj

eo/musicas/kial_sinjoroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/26 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]