Logo

Kantu Brazil'

Ritmaro barbara veninta el noktoj de l' pra-ĝangal',
Nigruloj saŭdade plorintaj pri l' fora libero,
Blankuloj kanzonpoezie kantintaj pri am'
Estigis en voĉa sintez' nian kanton de l' tero

Brazil, viaj gloroj kaj blazonoj,
Estas omaĝitaj jam
Miakante de kanzonoj
Vin laŭdegantaj pro am'.

Kaj pri ĉi belega firmament',
Kies bluo bluas pli,
En brazila akvarelo
Norde-sude kantis mi.

Vian kanton, nun, Brazil',
Aŭdos mi kun kortener',
En preĝo kamparanina,
En l' Amazona River',

Ha! ĉi belega dolĉa mar',
En majesta praarbar',
Lando de esperoj mil,

Ĉiele, mare, tere,
Kantu Brazil', kantu Brazil'

Canta Brasil (portugala versio)

As selvas te deram nas noites seus ritmos bárbaros, (1) (2)
Os negros trouxeram de longe reservas de pranto,
Os brancos falaram de amores en suas canções,
E desta mistura de vozes nasceu o teu canto.

Brasil, minha voz enternecida,
Já dourou os teus brasões,
Na expressão mais comovida
Das mais ardentes canções.

Também a beleza deste céu,
Onde o azul é mais azul,
Na aquarela do Brasil (3)
Eu cantei de norte a sul.

Mas agora o teu cantar,
Meu Brasil, quero escutar,
Nas preces das sertanejas,
Nas ondas do Rio-mar.

Ah! Este rio turbilhão,
Entre selvas e rojão,
Continente a caminhar,

No céu, no mar, na terra,
Canta Brasil, canta Brasil.

Teksto: Alcyr Pires Vermelho / David Nasser.
Esperantigis: Ivo Magalhães.

Klarigoj

(1) La vorto “ritmo” en la unua verso de la unua strofo en la portugala teksto estas kantata trisilabe (ri-ti-mo). La esperanta traduko, evidente, estas influita de tiu fakto.

(2) La vorto “bárbaros” en la unua verso de la unua strofo korespondas metrike al “pra-ĝangal' en la esperanta teksto. Pro la forta muzika akcento falanta sur la silabon “bar” en la proparoksitona vorto “bárbaros”, la silabo “ros” estas kvazaŭa postakcentita silabo.

Pro tio mi eliziis la finan vokalon en “pra-ĝangal'. Simila metrika korespondo estas en la traduko de la Nacia himno al Esperato, de Sylla Chaves (“plácidas” - “en trankvil'”). Tiurilate, telefone mi interŝanĝis opiniojn kun li.

(3) La frazeroj “na aquarela do Brasil” en la portugala teksto ne rilatas al la sambo “Aquarela do Brasil”, de Ary Barroso. Temas pri metaforo rilatanta al pentraĵo (en akvarelo) de la naturbelaĵoj de Brazilo. Pro tio, miaopinie, estas nenecesa la uzo de la artikolo (la) antaŭ “brazila akvarelo”.

eo/musicas/kantu_brazil.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/28 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]