Logo

Kanto de l' Adiaŭo

Kanto de l' Adiaŭo
Post fruktodona kunlabor'
nun disiĝas nia voj',
Kaj nia adiaŭa hor'
estas plena de malĝoj'. 

refreno:
Do nun mi adiaŭas vin
Kun multe da dolor',
sed plej profunde kaj sen fin'
restos vi en mia kor' 

Kun via man' en mia man'
preĝas mi, ke la ĉiel'
direktu nin, samidean',
en la voj' al nia cel'. 

— Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves.
Kanto: Joel de Castro kaj Franca Fenati.
MP3-Dosiero: 1620 KBajtoj.

eo/musicas/kanto_de_l_adiauo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/26 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]