|
|
Kanto AlegretanaKanto Alegretana Ne min demandu kie estas Alegrete Iru ĝoje al la kor' de la kampar' Vi kruciĝos certe kun ĉevaliranto Aŭdante sonojn de kordion' kaj de gitar' Kiu venas el Rozarjo vesperiĝe Aŭ kiu venas Uruguajana en karavan' Sentas sunon kiel braĝo sur la tero Malaperinta en river' Ibirapuitan' Aŭdu kanton gaŭĉeskan kaj brazilan De tiu lando tute plena de emoci' Kakta floro de sovaĝa kampa mielo Maŭra roko ĉe la valoj Inandui'. Ĉe la lasta horo certe mi meritos Vidi sunon de Alegrete je sia pas' Laŭ ĉevaloj mi deturnos mian kapon Al la lando ĉe momento de l' forpas' Ĉe okuloj mi kunportos tutan ĉarmon De tiu lando kiun mi amis kun fervor' Ĉi verso kiun mi verkis estas pago De iu ŝuldo de la amo kaj de honor'.
—
Fonto: Gaŭĉa Esperanto-Asocio. |