Logo

Gajdimanĉaj Rendevuoj

Mi saŭdadas pri l' pasint' en dolĉa rememor',
Feliĉajn spurojn en la tempo portas mia kor',
Gajdimanĉaj rendevuoj
Ĉe l' krepusk' vespera,
Belaj tagoj, ĝojo vera.
Teneris simplaj poezioj de kanzon' pri am',
Amikaj festoj en etos' de bunta juna flam',
Gajdimanĉaj rendevuoj
Ĉe l' krepusk' vespera,
Belaj tagoj, ĝojo vera.
Pense, la dimanĉojn, nun dolĉe revenas mi
Al tiuj festoj de gitaroj, sonĝoj, emoci',
La feliĉaj rememoroj fariĝas nun saŭdadangoroj,
Belaj tagoj, ĝojo vera. 


Teksto: Gal Costa. Kantisto: Roberto Carlos.
Esperantigis: Ivo Magalhães.

eo/musicas/jovens_tardes_de_domingo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/28 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]