Logo

Floro kaj Papilio

Tiu strato havas domon kaj ĝardenon,
kie loĝas la plej bonodora flor'.
Tiu flor' en mian koron metis ĉenon,
kaj ne plu mi sukcesos flugi for.

Kvankam vi bone flugas, papilio,
mi ne lasos, ke vi reflugu for,
ĉar mi vidis vin kaj amis vin pro tio,
ke vi estas por mi fluganta flor'

Fonto: KD Rapida Vojo - al Legado kaj Kanto.
Kantistoj: Joel de Castro kaj Franca Fenati. Teksto: Sylla Chaves.
MP3-Dosiero: 924 kB

eo/musicas/floro_kaj_papilio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/21 23:48 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]