Logo

Mistonulo

Se vi diros ke la tonon misas mi
Jen al mia kor' doloron kaŭzos vi
Nur privilegiuloj kantus
Ĝuste en la ton'
Preskaŭ al mi mankas
Tiu Dia don'
Se insiste vi plu konsideros ke
Ĉe l' muziko estas mi
Nur malutil'
Do eĉ mensogante diros mi ke ĝi
Estas bosanovo
Tre natura nova stil'
Sed ja okazas
Ke neniel vi komprenis
Ke ĉiuj havas koron
Eĉ mistonuloj mem
Mi fotografis vin
Per mia Rolej Fleks
Riveliĝis via troa maldankem'
Tamen vi rekonu ke neniam iu ajn
Povus vin adori kun plia am'
Ol mia, jes ...
En via troa zorgo
Pri l' muziko vi
Ja forgesis ke en mistonuloj
Ankaŭ pulsas plena de am-bruloj
Ke en brusto de la mistonuloj
Ankaŭ pulsas homa kor'

Teksto: Tom Jobim kaj Newton Mendonça.
Esperantigis: Jair Salles

eo/musicas/desafinado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/29 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]