Logo

Kiel la Maronda Flu'

Ĉio ajn ne estos plu
Denove la sama, kiu estis iam,
Ĉio pasas, foras en eterna flu',
La vivo ondmoviĝas kiel mar',
Tien kaj reen senfine.
Ĉio, kion vidas ni
Pasintan sekundon estis ne la sama,
Jen natura saĝa ago ĉiama,
Antaŭen, sentime, nu!
Estu ni plenkonsciaj pri l' vero,
Multas la viv' en la Tero,
Ĉie ajn, senĉese,
Kiel la maronda flu'Como uma Onda
</verse>

Teksto: Lulu Santos kaj Nelson Mota.
Esperantigis: Ivo Magalhães.

eo/musicas/como_uma_onda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/29 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]