Logo

Ĉiel Ajn

 
Ĉiel Ajn
Iam li venis, kaj li komprenis kun flegem'
la dolorojn de ĉi sfero;
kaj sian lumon kvazaŭ parfumon blovis li
ĝis la limoj de la Tero.
Lia kompreno estis korpleno de justeco kaj am'
kaj liaj faroj plej montris
la purecon de l' bon' kaj de l' vero!
Jen kiel luno, jen kiel suno, lumis ja
resanige lia vorto;
lia prediko milda muziko tiris nin
al kuraĝo kaj komforto;
kun sentimeco, kun senlimeco, li, per konoj kaj kor',
vidigis vivon sen fin' kaj sen eterna dolor'
post la morto!
Li lecionis pri l' gloro de l' pardono,
eĉ kiam ni lin trafis per tiom da malbono!
Malgraŭ malamo nia,
li disdonis benojn plej ĉielajn ĉiel ajn!
Mi, miaflanke mise kaj manke, dankas lin
dum ankoraŭ pardonpetas;
je ĉiu fojo, ĉe lia vojo mi malvigle
malzorgas kaj malpretas...
mi amis ruze, tenis misuze kaj donis kun misa dezir'
nur ĉar mis' ĉarmis...
sed mi agnoske pentas pro li kaj poetas... 

— Fonto: KD Verdasteloj Brazilaĵoj
Muziko kaj Teksto: Tarcísio Lima.
MP3-Dosiero: 4453 KBajtoj

eo/musicas/ciel_ajn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/26 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]