Logo

Ĉia Dolor

 
Ĉia Dolor
Ĉia dolor' flugu for, kiam mi kantos el la kor'
ĉagrenplenajn, grizajn kanzonojn,
por ke povu brili nova kolor'.
La lum' de l' sun' brilu ja de nun,
meze de la ombroj de ĉi mia pun'
ĉi-momente mi pensu pri neni',
krom la granda revo levi min al Di'.
Jen la plej alta valor', kiun trafas miaj versoj,
mia plej riĉa trezor':
Jene kantas mi: "Ĉiu dolor' ĉia dolor'!
el nia koro, nepre, FLUGU FOR!" 

— Fonto: KD Verdasteloj Brazilaĵoj
Muziko kaj Teksto: Tarcísio Lima.
MP3-Dosiero: 2321 KBajtoj

eo/musicas/cia_dolor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/26 15:20 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]