Logo

Bonan Tagon

Bonan tagon! Bonan tagon
mi deziras al vi!
Havu bonan tagon!
Havu bonan tagon
vi kaj la famili'! 

Nun sidiĝu! Nun sidiĝu,
mia kara fraŭlin'!
Diru nun belsone:
Ĉu vi fartas bone?
Belulin', kisu min! 

Ĝis revido! Ĝis revido,
mia kara fraŭlin'!
Ĝis alia fojo!
Estos granda ĝojo
vidi vin, kisi vin!

Fonto: KD Rapida Vojo - al Legado kaj Kanto.
Kantistoj: Amâncio Cardoso kaj Nadir de Oliveira.
Teksto: Sylla Chaves.
MP3-Dosiero: 1006 kB

eo/musicas/bonan_tagon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/21 14:40 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]