|
|
Al Tororo' Mi IrisAl Tororo' mi iris, Sed la akvon mi ne trovis. Mi trovis brunulinon Kiu ĉe la puto dormis. Ni profitu tutan nokton Ĉar ekiĝas la festeno. Se ni ne dormas nun, Dormu ni dum frumateno. Nun vi, (Doriane), Nun vi, (Doriane), En la rondon venu, Sola restu vi. Sola mi ne restu, Jen plej bona ŝanco, Ĉar mi havas vin Por amuza danco. Metu, metu la piedon Ĉe la mia, tie-ĉi. Kaj ni kantu, kaj ni dancu, Kaj ni giru ĝis ebri'. Preterpasis mi la pordon, Hundo mordis min, ho Di'! Ne prizorgu, ne prizorgu, La doloron sentis mi. —
Fonto: KD Ni Dancu en la Rondo. |