Logo

Al Miaj Kamaradoj

Ĉirkaŭ la mondo, tie ili estas
Laboras, vivas, kantas
Turnas siajn revojn en bela rondo
Kiuj estas iliaj nomoj?
Iliaj nomoj estas kamaradoj
Sama estas nia ĉiel'
Ni havas la saman celon: AMO 

Ĉirkaŭ la mondo, multaj standardoj
Reprezentas niajn korojn
Kaj brilas tra la aer'
Dirante ke esper' venkas rivalecon
Karaj kamaradoj, hodiaŭ mi diras ke
lerni Esperanton pentris verdan stelon
en ĉiuj niaj frazoj 

Per nia bela lingvo, mi deziras ke
En la nuna momento
Vi sentu mian senton, kamaradoj:
Mi amas vin 

Mi amos vin
Ho! por eterne mi amos
Mi amos vin! 

Kantistino: Vera Jordan.
Teksto: Vera Jordan.

eo/musicas/al_miaj_kamaradoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/25 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]