|
|
La MuzikistaroSenzorgis mi pri la viv', Dum venis de l' makadam' La son' de muzikistar' Kantante ion pri am' Dolor' aŭ fin' de dolor' Por ĉiuj estis la sam' Dum pasis muzikistar' Kantante ion pri am' Seriozulo kun la mon' en la man' haltis tuj, Kaj mensoganto kun mensog' en la buŝ' haltis tuj, Kaj amantino, kun rigard' al stelar', Haltis tuj por atenti pri l' muzikistar'. Knabino trista ekridetis en sia balkon' Malgaja rozo malfermiĝis el sia burĝon', Kaj la knabetoj saltis por aklam', Dum pasis muzikistar', Kantante ion pri am'. Oldulo febla tuj forgesis pri sia malsan' Kaj sur teraso dancis li, same kiel infan'. Malbelulino venis ĉe la fenestro, Kredante, ke ludis por ŝi la orkestro. La gaja kanto sekvis laŭ la bulvardo, kaj plu. La plena luno tuj aperis kun ardo tra l' blu, Kaj mia urbo plenis je ornam', Dum pasis muzikistar', Kantante ion pri am'. Sed venis tuj elreviĝ', Finiĝis la gaja flam', Dum foris muzikistar' Kantante ion pri am'... En ĉiu lok'- unu viv' En ĉiu viv'- unu dram', Dum foris muzikistar', Kantante ion pri am'. —
Teksto: Chico Buarque de Hollanda. |