|
|
Zefiro flustras al Vi
Hodiaŭ la vento blovu...
Ĝi ne blovu... ĝi flustru...
Ne...ĝi ne flustru... ĝi kantu
La vento kantu mildan kanzonon por vi!
Ne! Vi ne meritas zefiretajn kantojn!
Ĝi forte blovu, ĝi voku la tempestojn,
ĝi forpelu ĉiujn vivantajn kaj
ne vivantajn aferojn ĉirkaŭ vi
kaj lasu vin nuda!
Ĝi forpelu de vi la trompiĝon
ĝi forpelu de vi la erarojn pri mi...
Kaj ĝi lasu vin nuda, pura, preta...
por ke vi aŭskultu finfine la Zefiron,
kiu kantas por vi mildan ameman kanzonon...
—
Bebel |