|
|
Voĉoj de AfrikoHo Di'! vi kial ne respondon donas? En kiu mond', en kiu stelo dronas kaj vin vualas vi? Al vi mi vokis antaŭ du mil jaroj; de tiam vane krias al stelaroj... Vi, kie estas, Di'?... Samkiel Prometeo katenita en la dezerto al la ŝton' granita, senfina mia puno!... Sueza lando estas la kateno kroĉanta la piedon - ho malbeno! - Vulturo - arda suno... De bedueno la ĉeval' malforta, sub la skurĝado renversiĝas morta en la sablaro flama. Doloras, sangas mia dorso ŝvita, pro la vipado de samum' ĵetita de via brak' ĉiama. Fratinoj miaj belas en feliĉo... Azio dormas en volupta niĉo de la harem' sultana. Aŭ sur la dors' de blankaj elefantoj sin lulas sub kovril' de brilantoj ĉe plaĝo hindustana. Por tend' ŝi havas himalajajn randojn... Amema Ganga kisas ŝiajn strandojn ĉe la koralaj rodoj. Muson' trablovas landon de raĵao; kaj dormas ŝi en temploj de Bramao, - kolosaj ŝtonpagodoj... Eŭropo estas ĉiam la plej glora!... Virino nekonstanta kaj senkora, reĝin' - korteganin'. Marmoron skulptas - arte en Karara, poete - kantas himnojn en Ferara, de l'gloro la kulmin'!... Ŝi ĉiam venkas en la finetapo... Per krono jen, jen per frigia ĉapo ŝi kapornamas sin. La mondo, kiel frenezul' galanta, marŝadas laŭ la paŝo deliranta de l'granda mesalin'. Sed mi, Sinjor'!... lasita en malĝojo en mezo de dezertoj, for de l'vojo... perdita vane paŝas! Kaj miajn larmojn... trinkas sabloardo! Ĝi eble... al indulga Dirigardo la ploron mian kaŝas. Neniu ombro en arbaro estas... Por ŝirmi min neniu templo restas sur monto, en ravin'... Egiptajn piramidojn mi ascendas, sed vane al ĉielo krie plendas: "Sinjoro, ŝirmu min!..." Profet' per cindro verton superŝutas; per sablo mian kapon supersputas sirok' kompatomanka... Mi, kiam sub morttuk' sahara iras... "Afrikon jen vualas", oni diras, "burnuso ĝia blanka..." Ne vidas ili, ke dezert' fariĝis morttuko mia... ke silent' stariĝis en mia brusto nur. Sur tiu grund' apenaŭ kardodona oscedas Sfinkso, la koloso ŝtona, al la ĉiellazur' Sur frakasitaj de kolonoj frisoj en Teboj, gvate klinas sin ibisoj al vasta horizonto... sur kiu vagas blankaj karavanoj, kameloj monotonaj kaj kaftanoj el Efraima monto... Ĉu ne sufiĉas, Dio, la doloro?! Ĉu elĉerpiĝis ne en via koro malamo kaj venĝemo?... Mi, kion faris? kia krim' terura estiĝis kaŭzo por ĉi pun' tortura, por via glavopremo?!... Okazis tuj post la diluv'... vagulo descendis pala, tristo en okulo, el la ankrej' de Noa... Mi vokis la migranton en soleco: "Ho Ĥam!... vi estos mia kara edzo... - kaj mi por vi Eloa!..." Post tiu tago vent' de malfeliĉo tra miaj haroj blovas nun per kriĉo la anatemon plagan. La triboj vagas tra la sabla mondo, Nomad' malsata, kiel vagabondo, ĉevalon rajdas sagan. El Egiptuj' mi vidis fuĝi studon... popolon mian - malbenitan judon - laŭ vojo iri fata... idaron mian poste en angor' per ungoj de Eŭrop' trenita for - ĉasfalko senkompata!... Sur krucon, Krist', vin oni vane ligis... la sango mian frunton ne purigis de pramakulo puna. Ankoraŭ estas nun pro sort' fatala idaro mia - brut' universala... kaj mi - paŝtej' komuna... La Nova Mond' nun suĉas sangon mian: - Kondor' ŝangita en vulturon fian, en sklavobirdon raban. L'aliajn sekvis... la fratin' perfida, samkiel de Jozef' fratar' insida, la fraton vendis knaban. Sufiĉas, Di'! el via brak' potenca tra spac' ruliĝu gesto indulgenca por krimo senkonscia!... De du mil jaroj... mia plorsingulto... tratranĉas infiniton... sen aŭskulto... ho Di', Sinjoro mia! —
Verko: Castro Alves. |