|
|
SublimadoPli facile por mi estas etendi la manojn ĝisĉiele kaj pluki stelon ol tuŝi vin karese kaj senti la brilon de viaj okuloj en miaj. Pli facile por vi estas plonĝi en la maran malhelon kaj el ostro forpreni nigran perlon ol meti en mian bruston, esperon kaj en mian fringon ringon. Ne plu interesas al mi astroj aŭ ringoj aŭ perloj aŭ vi. Mi elfosis perditajn revojn, kolektis maltrankvilojn, kunigis dispecigitajn erojn de memoro muta kaj ĉion ŝanĝis en versojn. Mi kantos ĝis la fino. —
Neide Barros Rêgo |