|
|
SonetoLabonon, patron de Rakel', Jakobo, Kiel paŝtisto servis dum sep jaroj Tamen la patron li ne servis, servis Rakelon, ĉar li volis ŝin atingi. La tagojn, esperante solan tagon, Pasigis li kontenta ŝi rigardi; Tamen la patr' al li ruze prezentis Anstataŭe Rakel' ŝian fratinon. Sed ĉar li vidis, ke per vola trompo Oni la paŝistinon al li neis Kiel se vere li ne ŝin meritus, Nove sep jarojn li servante diris: "Mi servus plu, se estus ne la viv' Tiel malgranda por grandega amo." —
Aŭtoro: Luiz de Camões. |