|
|
Sizenando, la Vivo esta TristaEstas pruvite ke vekiĝi pli frue plilongigas la tagon. Ĉi tiu frazo ne estas mia kaj bedaŭrinde mi ne sukcesis scii la nomon de ĝia aŭtoro, ĉar mi vekiĝis frue, sed ne sufiĉe frue. Kiam mi ŝaltis la radioricevilon je la 06:10, la leciono jam estis komenciĝinta. Mi aŭdis la programon ĝis la fino, sed mi ne sciis la nomon de la instruisto. Li diris: La verando estas vera ĝardeno plena de floroj. Mi neniam studis Esperanton, sed mi supozas ke tio signifas portugale ke la verando aŭ la somero estas plena de floroj en la ĝardeno. Iel ajn tio estas bona novaĵo, io pozitiva. Sed mi konfesas ke, en iu momento, mi decidis elekti alian radiostacion. Mi estas spirito malkvieta. La dekstra radiostacio informis pri la situacio en Argel, krizo en Francio. Mi elektis alian, kiu ludis boleron. Mi transiris al alia, kiu prezentis reklamojn. Mi decidis reveni al mia ĝardeno plena de floroj en Esperanto. Nun la instruisto estis respondanta al leteroj de legantoj. S-ro Sizenando Mendes Ferreira, el Ipora, Goias1), skribis dirante ke li opinias la lecionojn tre interesaj kaj volas enskribiĝi kiel lernanto. Mi estas internlanda homo, mi sentas min tiel. Kelkfoje, mi pensas ke mi meritus esti gojasano2). La mateno estis malhela kaj pluva en Ipanema3) kaj kortuŝis min scii, ke en tiu sama momento, en la fora internlando de Goiás, ekzistas iu Sizenando, brazilano kiel mi, kiu lernas ke la ĝardeno estas plena de floroj kaj eble skribas tion sur kajero. Ne gravas ke en ĉi tiu momento ekzistas milionoj da brazilanoj kiuj dormas, dum aliaj milionoj trinkas kafon aŭ banas sin per duŝilo aŭ estas survoje al la laborejo aŭ ke mia amatino,Joana, ĝuste en tiu ĉi minuto eliras el la nokta klubo Sachas kaj eniras en la aŭton de tiu “stompanato” de Botafogo. Mi kaj Sizenando kultivas la kulturan ĝardenon plena de floroj. Iamaniere ni estas la elito de Brazilo, ĉar ni frue vekiĝas. Tiam la instruisto, eble instigita pro la atento de la gojasa aŭskultanto, komencis fari malgrandan prelegon pri la utileco de Esperanto kaj ankaŭ pri la avantaĝo vekiĝi frue. Estas pruvite ke vekiĝi pli frue longigas la tagon. Ĝi ne estas tre subtila frazo, sed tiel pura kaj bonintenca ke ĝi povus aparteni al skoltisma regularo. Esence devas ekzisti ligiteco inter skoltismo, Esperanto kaj vekiĝi frue. Jen manko en mia vivo: neniam mi estis skolto. Nun estas tre malfrue por skoltumi, sed eble ankoraŭ estas tempo por lerni iom pri Esperanto. Mi kaj tiu Sizenando. Mi havas amikon, diris la instruisto, kiu konfesis al mi ke li neniam estis aŭdinta mian programon, ĉar li vekiĝas tre malfrue. Nu, hieraŭ li vekiĝis frue kaj aŭskultis la programon. Li informis al mi ke li sentis sin tre bone la tutan tagon. La instruisto mem estis kontenta pro tiu deklaro de la amiko, oni sentis tion en lia voĉo. Mi murmuris al mi mem ke plej bone estas: ĉiutage vekiĝi frue, aŭskulti mian Esperanto-lecionon kaj poste, se hazarde ekzistos leciono pri gimnastiko, sekvi ĝin. Mens sana in corpore sano. En la fino de la monato, la geamikoj surpriziĝos: kiel Braga aspektas bone! Ĉi tiu penso revigligis min. Mi etendis la manon por preni cigaredon el la tablo, tamen mi fumis ĝin memriproĉe. Tutcerte Esperanto devas esti kontraŭ la fumado kaj favore al skoltismo. Mi estas bruna. Tio signifas ke mia haŭto estas malhela. “Mi estas bruna, ho filinoj de Jeruzalemo”, diris Sulamita. En tiu ĉi momento, Joana certe estas en la aŭto de tiu fripono, ĉe liaj brakoj, duonebria pro la viskio. Tutcerte ŝi iros al lia apartamento. Tiu stultulo, kiu ne scias eĉ unusolan vorton en Esperanto! La vivo estas trista, Sizenando! –
Verkisto: Rubem Braga |