|
|
Semas kaj Semas
Al semisto Kolonelo Fernando Marinho Ĉiu semo fariĝas bela frukto de l' arbo naskiĝinta en Semejo, kaj Marinho, per semoj kaj per lukto, iras kuraĝavenke al la plejo. Plejas informo, kurso, artikolo, beletro, historio kaj notico... Nia semisto plugas kun bonvolo, sen laĉigo, malĝojo aŭ malico. En nia landa asocio, li estis tre kompetenta prezidanto, kaj ni volas omaĝi tie-ĉi la vervon de fervora batalanto. Ĉiu semo fariĝas bela frukto de l' arbo naskiĝinta en Brazilo, kaj Marinho, per semoj kaj per lukto, atingas la helecon de sunbrilo!
Ekde la 10a Feb 2011 Prezidanto li estis de Brazila Esperanto-Ligo (1982/1985)
Jorge das Neves / Georgo das Neves
Rio de Janeiro |