Logo

Sekretoj

Mirna loĝis en mezgranda, ordinara urbo en la valo, kaj tie ŝi pasigis rutinan vivon. Tie ŝi ĉeestis lernejon, laboris en biblioteko, flegis geamikojn kaj aŭskultadis muzikon. Naŭdek kilometrojn for de tiu urbo, la familio de Mirna posedis dometon en Sablo, vilaĝo de fiŝkaptistoj, piede de majesta montaro, borde de granda lago. Sablo signifis por Mirna la misteron. Tien ŝi kutimis retiriĝi, ekde la infanaĝo, kiam la avo tie vivis tute sola, kun siaj amikoj, fiŝkaptistoj. Tien ŝi forkuris, kiam profundaj duboj al ŝi pikis la animon, kiam ŝi estis laca de la mondo, de la paroloj, de la batalado por plu vivi. Tie regis silento, ĉar fiŝoj ne bruas kaj hundoj de fiŝkaptistoj malmulte bojas, por ne fortimigi la fiŝojn. Tie oni aŭdis la delikatan danceton de folioj kaj branĉoj, la pepadon de papagetoj - ĉar estis ankoraŭ praarbaroj sufiĉe proksime. Tie Mirna unuafoje aŭdis fugon de Bach, kiun la avo unu tagon sonigis per sonbendaparato, sen iu ajn antaŭa komento. La muziko sonis kaj li rigardis ŝin tute serioze, kvazaŭ li esploras ŝian senton; ŝi redonis la saman seriozan rigardon, ŝia koro de infano forte batis, ili nenion diris, sed la fugo fariĝis ilia unua sekreto.

Post kelkaj jaroj la avo subite mortis. Fiŝistoj trovis lin sidanta sur sia benko, antaŭ la domo, kun la pipo falinta, la kapo klinita maldekstren: li mortis kontemplante la lagon. Mirna ne plu vizitis la domon, tiel ke ĝi restis malplena, sen vivo, sen prizorgado, dum pluraj monatoj. La domon sen la avo neniu en la familio emis eniri - neniu kuraĝis rompi la atmosferon.

Ĉi-semajne Mirna decidis reveni al Sablo. Estas tempo, ŝi pensis, ne decas lasi, ke polvo, araneaĵoj kaj skorpioj invadu la amatan dometon de la avo. Mirna invitis du amikinojn pasigi semajnfinon apud la lago. Ili akceptis, kaj oni decidis la veturon por la proksima semajno. Ĉi-semajne, Mirna decidis veturi sola al Sablo por purigi kaj aranĝi la domon, tiel ke la amikinoj povu loĝi. Ŝi provizis la aŭton per sapo, balailo, brosoj, alkoholo, tolaĵoj kaj kunprenis la sonbendojn de la avo. Frumatene ŝi ekveturis, kiam la fora montaro ankoraŭ dormis en nebulo. La vojo estis kurboplena kaj mallarĝa kaj ne eblis rapidi. Mirna denove rigardis la pejzaĝon, kiun ŝi perfekte konis en ĉiu kilometro. Kiam infano, dum la avo stiris, ŝi kutimis distri sin survoje per sekreta ludo, kiun ŝi neniam sciigis al iu ajn homo, eĉ ne al la avo: ŝi fermis la okulojn dum kelkaj minutoj, poste ŝi malfermis ilin subite kaj klopodis plej rapide rekoni la unuan arbon apud la ŝoseo, la unuan kabanon sur proksima monto. Ŝi ĉiam sukcesis: tiu vojo estis gravurita en ŝia koro, kaj dum la naiva, nedirebla ludo, ŝia tempioj rapide pulsadis.

Ĉi-foje la avo ne ĉeestis kaj ŝi mem devis stiri, do ne eblis fermi la okulojn. Mirna veturigis la aŭton intence malrapide. Pasis la unua preĝejeto, dekstre de la vojo. La avo kutimis depreni la ĉapon, kiam la aŭto tie preterpasis, sed li neniam haltis por montri al Mirna la etan templon. “Neniam eniru kamparan preĝejon”, li foje diris. “Estus malĝentile; kamparaj preĝejoj estas sanktaj, ĉar ili estas ĉiam plenaj de promesoj faritaj de kamparanoj. Kaj kamparanoj promesas al Dio nur tion, kion ili povas plenumi, kaj Dio akceptas ĉiujn tiujn promesojn, eĉ se hazarde ili ne plenumiĝas. Urba homo malpurigus tiajn preĝejojn, neniam eniru ilin.” Je la unua vojkurbo, post la preĝejeto, Mirna subite vidis iom strangan, nigran strion sur la asfalto. Ŝi senzorge surpasis; la pneŭoj stumbletis delikate, kiel kiam oni surpasas molan cilindron. Mirna ekmiris kaj haltigis la aŭton post dek metroj. Ŝi elaŭtiĝis kaj konsterne konstatis, ke ŝi surpasis serpenton. Ĝi ankoraŭ stertoris sur la asfalto, kun la kapo tute frakasita. Mirna konsideris, meze de la soleca ŝoseo, ke estas tre strange, ke en tiel vasta, herboriĉa kamparo, ĝi preferis riski sian vivon sur la ŝoseo! Ĉu ĝi enuiĝis sur la maldekstra flanko kaj decidis koni la dekstran? Aŭ eble temis pri memmortigema serpento? La knabino skuis la ŝultrojn kaj plu veturigis la aŭton, ĉar la nebuloj jam ekmalaperis, ĉe la montaro.

Post duonhora veturado, ŝi haltis ĉe apudvoja kafejo, kie la avo mem kutimis iam kafumi. Ŝi petis kafon kaj tuj poste alproksimiĝis ebriulo, kiu de multaj jaroj almozpetis tie. La avo kutimis regali lin per glaseto da brando. Mirna same invitis lin, kaj la ebriulo (kaj ankaŭ la kafejestro) miris, ke tia ĉarma, sola junulino ne sin ĝenas inviti ebriulon. Mirna trinkis kafon, li brandon, ambaŭ per unu sola gluto. “Ne malestimu ebriulojn”, la avo kutime diris. “En sia malforteco (ili ni rezistas brandon), ili estas pli kuraĝaj ol ni; ili ne timas abismon, ili sin ĵetas, ĝuas vertiĝon.” Poste ŝi adiaŭis, kaj la almozulo danke etendis sian malpuran, oleecan manon al Mirna; ŝi premis ĝin kaj reenaŭtiĝis. La montaro jam hele bluis antaŭ ŝi, Sablo ŝin atendis.

Post nelonge vidiĝis la delikata vico da dometoj borde de la bruna, vasta lago. La suno jam plene lumis super Sablo, kaj la unuaj fiŝkaptistoj jam preparis siajn barkojn kaj retojn. Dum momento, ili scivoleme rigardis la aŭton, kiu haltis antaŭ la domo, kien de monatoj neniu envenis. Mirna turnis la ŝlosilon kaj la kraketo en la seruro rapidigis al ŝi la spiradon. Ŝi envenis. Polvo, polvo. Ĉio en sia loko, sed kovrita de polvo. Odoro de polvo anstataŭis la odoron de la avo. Mirna malfermis la fenestrojn kaj konstatis, ke skorpioj forkuras en truetojn de la plafono kaj de la muroj. Skorpioj preferas senhomajn lokojn; ankaŭ iuj pensoj.

Mirna eksonigis la fugon de Bach kaj komencis vigle purigi la dometon, unue en la kuirejo, kie tavoleto el bruna polvo tegis la fornon. Ĉi tiu estis kampara forno, kun truo por lignopecoj kaj ĉarma kamentubo, kiu havigis al la domo aŭtentan kamparan trajton. La knabino memoris la bongustajn fazeolaĵojn kaj fiŝaĵojn, kiuj venis de sur tiu forno.

Ŝi purigis ankaŭ la glaciŝrankon, lavpelvon, murojn kaj plankon. Pepado de birdoj, en la korto, fuge akompanis ŝian ŝvitadon. Kiam ŝi venis al la koridoro, kiu kondukis al la du dormoĉambroj, tiam la avo unuafoje aperis. Ĉe la kontraŭa ekstremo de la koridoro, sub la arko de la pordo, li staris kun petolema rideto.

Mirna levis la kapon sen surprizo; fakte ŝajnis, ke ŝi atendas lian viziton ekde la momento, kiam ŝi decidis reveni al Sablo. “Koridoroj estas neglektataj partoj de domoj”, li diris, kun sia karakteriza, duone serioza, duone amuza tono. “Ili kondukas, ili transigas. Oni tamen ege bezonas kondukilojn, en domoj kaj en vivo. Benindaj estas la homoj, kies tasko estas koridori aliajn homojn. Neniel helpas, se oni havas belegajn celojn kaj tamen malhavas rimedojn por atingi ilin.”

Mirna ĝuis ĉiun penson de la avo, kiel oni ĝuas varman duŝon en vintra tago. “Kiu kondukos min, avo?”, ŝi vibre demandis. “Kaj kien?” La avo turnis al ŝi la larĝan dorson kaj silente malaperis en unu el la dormoĉambroj. Ŝi zorgeme purigis la koridoron kaj la alian dormoĉambron; ŝi intence lasis la dormoĉambron de la avo kiel lastan.

Kiam ŝi tien envenis, la avo sidis sur sia malnova, malmolmatraca lito kaj riparis fiŝkaptilojn. Dum ŝi senpolvigis la meblojn, ŝi demandis: “Ĉu tiuj kadukaj iloj estas ankoraŭ ripareblaj, avo?” Li melankolie rigardis ŝin: “Preskaŭ ĉio en la mondo estas riparebla, kara. Eĉ sentojn eblas alĝustigi; nur konsciaj mensogoj estas senrimedaj. Zorgu mensogi laŭeble plej malmulte: la vivo malpli pezos sur vi.”

En tiu momento fiŝkaptisto kriis ĉe la dompordo, proponante freŝajn fiŝojn. Mirna alkuris kaj aĉetis du mezgrandajn fiŝojn. Dum ŝi rostis ilin kaj kuiris terpomojn, la avo ŝin observis, en la kuirejo. Ilia silento estis paca kaj plena de interkompreno. La knabino rostis sian manĝon kaj la avo ŝin ame, dolĉe rigardis, kaj venteto susurigis foliojn ekstere.

Kiam la haŭto de la fiŝoj komencis krevi supre de la fajro, Mirna demandis: “Avo, kiel mi povas esti certa, ke ĉi tio estas ja vi, kaj ne halucino mia, naskata de varma deziro?” La maljunulo larĝe ridis kaj montris siajn dentojn flavajn de piptabako. “Neniam postulu, ke vi estu certa pri io ajn, kareta. Ĉar vi jam ne estas infano, kaj tio estas privilegio de infanoj. Iel ajn, hodiaŭ vespere, kiam vi forlasos Sablon kaj revenos al la urbo, iru al la domo de via avino. Petu, ke ŝi montru al vi mian unuan edzan ringon. Ŝi gardas ĝin en kofreto el argilo, en ŝranko. Ekzamenu ĝin kaj vi trovos unikaĵon: ĝi estas ornamita, en la interna parto (tiu, kiu kontaktas la haŭton de la fingro), per delikata smeralda strieto.” La okuloj de la avo petole brilis. Mirna finis la purigadon, sin lavis kaj veturis revene. La avo restis, la lago restis, restis la skorpioj, kiuj hezitos enveni la domon, dum iom da tempo.

La revena vojo estis la sama, sed la pejzaĝo estis tute alia, ĉar rigardata de kontraŭe, kaj la suno pendis aliflanke. La almozulo ankoraŭ almozpetis ĉe la pordo de la kafejo, sed nun multe pli ebria ol matene; li eĉ ne rimarkis, ke Mirna revenas. La frakasita serpento ankoraŭ kuŝis sur la ŝoseo, sed nun katartoj ĝin ĉirkaŭis; dum momento, ili flankenflugis, ĉar pasis la aŭto.

Mirna envenis la urbon kaj iris rekte al la avino.

- Antaŭ kiom da jaroj vi edziniĝis, avino?

- Kvindek jaroj, kara. Kial vi demandas?

- Ĉu tio estis saĝa decido?

- Nek saĝa, nek malsaĝa. Ĝi estis simpla decido. Oni multe suferas, se oni ne kapablas fari decidojn, se oni eterne atendas absolutan certecon antaŭ ol decidi. Mi konsilas al vi: ne tro prokrastu viajn decidojn; tio pli dolurus vin ol eraroj.

- Ĉu vi ankoraŭ havas la edziĝo-ringon de la avo?

- Mi havas, sed mi ne rajtas montri ĝin al vi. Ĝi entenas sekreton - cetere stultan, infanecan sekreton - sed via avo kaj mi promesis unu al la alia, kiam li ankoraŭ vivis, ke neniu alia homo en la mondo rigardos tiun nian ringan sekreton, krom ni mem. Pardonu min.

- Ne gravas, avino. Iel ajn, mi jam scias vian sekreton: la ringo havas smeraldan strieton en la interna parto.

La okuloj de la avino iom pli malfermiĝis ol kutime. Kiel eblas, ke ŝi scias ilian sekreton? Kontente (ŝi estis libera de tiu peze ekskluziva sekreto!) ŝi iris al la ŝranko kaj prenis el argila kofreto la ringon de la avo. Mirna kontemplis la smeraldan, kaŝitan strieton en la interna surfaco, kun sento de interna kvieteco.

Post longa silento, la avino aldonis:

- Eble mi montris ĝin al vi, kiam vi estis infano. Mi supozis, ke vi ne atentos pri la sekreta detalo.

Mirna palpebrumis.

Tie for, en Sablo, la vento milde kombis la lagon.

Aŭtoro: Paulo Sergio Viana
(estrela) Belartaj Konkursoj de UEA - 2002. Prozo. Unua Premio.

eo/literatura/sekretoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/12/17 09:58 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]